Al la enhavo

Gastvartisto en Francio - Régiono : Rhone-Alpe, départemento : Ain (01), Urbo : Nantua

de esperanto94, 2012-julio-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

esperanto94 (Montri la profilon) 2012-julio-13 06:52:15

Saluton,

Mi nomiĝas Sébastien.

Mi estas membro de UEA.

Mi estas edziĝi kun Valérie (Valeri), kaj ni havis knabinon la 12an de decembro 2007 ! Ŝi nomiĝas Héloïse (Eloiz).

Mi loĝas en Nantua (inter Lyon kaj Genève), ekde la 1a de aŭgusto 2012. Mi serĉas persono (Gastvartisto) kiu volus veni vivi ĉe mi por helpi min zorgi mian filino (Mia edzino vivas en Pithiviers (centro de la Francio, pro sia laboro)), kaj mi laboras la nokton, tre frue aŭ malfrue, kaj ofte, mi devas sali dum la nokton. Do mi devas havi iu en mia loĝejo. (Kaj ankaŭ por akompani mian filino al la lernejo (la mateno kaj la vespero).

Nantua estas malgranda urbo situata inter la lago de Nantua kaj la montaroj ... la naturo estas tre bela...

Mi havas granda loĝejo, do tiu persono havos sia dormoĉambro...

Ne hesitu kontakti min pro tio !!!!!!!

Ĝis baldaŭ !

Vidu sur vikipedio :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gastvartisto

esperanto94 (Montri la profilon) 2012-julio-15 21:12:01

Saluton,

Mi respondas al mi mem... okulumo.gif

Mi bezonos tiun personon ekde septembro aŭ oktobro... sed vi povos veni ekde la fino de aŭgusto...

Vi povos resti kelkaj monatoj... aŭ la jaro komplete...

Petrochib (Montri la profilon) 2012-novembro-29 11:03:20

esperanto94:Saluton,

Mi respondas al mi mem... okulumo.gif

Mi bezonos tiun personon ekde septembro aŭ oktobro... sed vi povos veni ekde la fino de aŭgusto...

Vi povos resti kelkaj monatoj... aŭ la jaro komplete...
Saluton. Mi estas Esperantisto de longaj jaroj kaj loĝas en Ojona (Oyonnax). Mi ŝatus renkonti vin sed ne povas certigi vin pro via problemo, por ke mi solvu ĝin. En via unua mesaĝo vi parolis pri via nokta laboro, kiu devigas vin "sali". Mi komprenas, ke vi devas prizorgi la vojojn, por senigi ilin pro la neĝo, kiu baldaŭ abundos, ĉu ? Se vi ne parolas la francan lingvon, mi ĝin parolos, do ni povas certe interŝanĝi por trovi al vi personon pli junan pere de la urbodomo en Nantua. Mia retadreso estas "chibleur.pierre@wanadoo.fr". Mi aĝas je sesdek jaroj (60) kaj estas preskaŭ en emerita stato. Koncerne vian filinon, mi nenion povas promesi al vi, ĉar mi suferas pro genetika malsano, kiu devigas min restadi en la familia domo kun mia edzino, kiu emeritiĝis antaŭ baldaŭ du jaroj. Mesaĝu al mi se vi volas pli da detaloj.
Petro

Tjeri (Montri la profilon) 2012-novembro-29 20:26:06

kiu devigas vin "sali".
Pli verŝajne, temas pri hispanismon, en la hispana salir: eliri

Petrochib (Montri la profilon) 2012-novembro-30 11:08:43

Tjeri:
kiu devigas vin "sali".
Pli verŝajne, temas pri hispanismon, en la hispana salir: eliri
Ankaŭ mi kredis tion. Sed mi konas la loĝveteron, mi loĝas apude (apenaŭ pli ol
dek kilometroj) do mi scias, kiom la neĝo abundas, kiam estiĝas vintro !!!
Tamen dankon por la atentigo.
Verŝajne, li elturniĝis, mi esperas !
Kore
Petro

Reen al la supro