Al la enhavo

diferenco inter DE kaj Hu

de hunne68, 2012-julio-16

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

hunne68 (Montri la profilon) 2012-julio-16 07:13:02

Estas konstruo, kiu diferencas en la hungara kaj la germana, tial mi volas scii la Ea solvo:

Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel li. (la hungara versio)
Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel lin. (la germana versio)

Kio estas ĝusta in Eo?

kefga_x (Montri la profilon) 2012-julio-16 07:32:50

hunne68:Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel li. (la hungara versio)
Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel lin. (la germana versio)
Tiuj du frazoj ne havas saman sencon en esperanto. Oni povas vidi je la paĝo en Lernu! sur N-finaĵo tie (je la suba parto):

N-finaĵo

Sed, la ekspliko en esperanto ne estas tre utila laŭ mi.

Mi amas ŝin same forte kiel vi. - Mi amas ŝin same forte kiel vi (vi amas ŝin).
Mi amas ŝin same forte kiel vin. - Mi amas ŝin same forte kiel vin (mi amas vin).

Do

Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel li. - Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel li (ankaŭ li ne trovos).
Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel lin. - Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel lin (ŝi ne trovos edzon kiu samas al li).

Eble mi misskribis aŭ miskomprenis, do se iu ajn alia ulo vidis eraro ne hezitu diri al mi!

hunne68 (Montri la profilon) 2012-julio-16 07:50:33

Ambaŭ de miaj frazoj signifas (en la gemana kaj hungara):

Ŝi ne trovos edzon, kiu estas tiel bona kiel li.

(eble tio estis ĉiuokase klara)

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-julio-16 07:55:39

hunne68:Ambaŭ de miaj frazoj signifas (en la gemana kaj hungara):

Ŝi ne trovos edzon, kiu estas tiel bona kiel li.
En tiu senco nur la dua frazo ĝustas en Esperanto, do kiel lin.

johmue (Montri la profilon) 2012-julio-16 09:01:31

hunne68:Estas konstruo, kiu diferencas en la hungara kaj la germana, tial mi volas scii la Ea solvo:

Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel li. (la hungara versio)
Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel lin. (la germana versio)

Kio estas ĝusta in Eo?
Esperanto en tiu rilato funkcias kiel la germana. Mi ŝanĝas la ekzemplon de edzo al filo:

Ŝi ne plu havas filon tiel bonan kiel li. = Sie hat keinen so guten Sohn mehr wie ER.

Ŝi ne plu havas filon tiel bonan kiel liN. = Sie hat keinen so guten Sohn mehr wie IHN.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-julio-16 21:02:44

hunne68:Estas konstruo, kiu diferencas en la hungara kaj la germana, tial mi volas scii la Ea solvo:
Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel li. (la hungara versio)
Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel lin. (la germana versio)
Kio estas ĝusta in Eo?
Mi ankaŭ pensas ke la ĝusta frazo, en Esperanto, estas la unua. Ekzemploj:

-"Li kuiras tiel bone kiel ŝi" (aŭ) "kiel sia edzino".
-"Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel li" (aŭ) "kiel sia antaŭa edzo".

Amike.

johmue (Montri la profilon) 2012-julio-17 05:01:31

黄鸡蛋:Nu... laŭ PMEG, "Ŝi ne trovos tiel bonan edzon kiel li." estas ĝusta...
Jen la citaĵo
PMEG:
Komparo kun priskribo «

Iafoje kiel-esprimo aŭ ol-esprimo rilatas nur al priskribo de vorto. Se tia priskribo havas N-finaĵon, la kompara esprimo tamen ne havu tion, ĉar la kompara esprimo ne estas objekto en subkomprenata frazo:

[...]

Mi neniam renkontis homon (tian) kiel ŝi. ≈ Mi ne renkontis homon, kiu estas simila al ŝi.
Oni povus vortumi la frazon tiel: "Mi neniam renkontis homon, kiu similas ŝin." La kompara priskribo jes estas objekto en la subkomprenata frazo. Do laŭ la koncepto de la subkomprenataj frazoj "Mi neniam renkontis homon kiel ŝin." estas ĝusta.

Konsideru la du sekvajn frazojn:
  • Mi ŝatas renkonti homojn kiel vi.
    (Mi ŝatas renkonti homojn same kiel vi ŝatas renkonti homojn)
  • Mi ŝatas renkonti homojn kiel vin.
    (Mi ŝatas renkonti homojn kiuj similas vin.)
Estas laŭ du malsamaj signifoj. La akuzativo perfekte ebligas distingi tiujn du signifojn tute logike.

Reen al la supro