Al la enhavo

Mi deziregas lerni la friulan lingvon.

de rsarto1, 2012-julio-26

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

rsarto1 (Montri la profilon) 2012-julio-26 01:57:45

Saluton al ĉiu! Unue, bonvolu pardoni min se mia Esperanto ne estas facila legi, ĉar mi estas senspertulo.

Mi eklernis freŝdate Esperanton, por ke mi povus konekti kun popoloj aliaj. Mi loĝas en usono, kie la plejparto da popoloj ne pensas, ke lingvoj krom la angla havas valoro. Mi malkonsentas, kaj mi deziras lerni kaj studi multajn lingvojn, pro lia propra belo.

Nu, mia situacio estas ĉi tiel: Mia avo estis itala. Li hejme parolis friule, do la friula lingvo estis unu da la unuaj lingvoj de mia patro, kun la angla. Probleme mia patro estas analfabeta, kaj ne aplikis la friula ekde mia avo mortis antaŭ multaj jaroj. Mi igis mia patro paroli malmultajn vortojn al mi, sed ĝi ne sufiĉas por lerni tutan lingvon.

Mi forlasis tiun dum iom da monatoj, sed ĝuste reakiris la deziro provi lerni ĝin. Mi havas unu libron nomiĝitan "Friula Lingvo kaj Literaturo" ("Friulan Language and Literature" en la origina angla), kaj vortarojn unulingvan kaj dulingvan. Ankaŭ mi trovis radiostacion friulan, do mi havas ideeton, kiel ĝi sonas.

Tamen gramatikolibro kaj vortaroj ne sufiĉas. Estas neebla scii tien, kien mi devos eki.

Fakte, ne ekzistas multajn rimedojn en la angla por lerni la friula. Mi ne parolas la italan, kiun estas la plej bona lingvo por lernado la friula.

Fine, mi skribis ĉi tiun mesaĝon esperanta, ke iu povas helpi min lerni. Se iu konas ian ajn rimedojn anglan, Esperantan, aŭ eĉ hispanan, bonvolu doni iliajn nomojn al mi. Aŭ se vi konegas la friulan kaj ĝuus instrui min, kontaktu min.

Pardonu min pri la longa mesaĝo. Dankon!

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-julio-26 05:07:55

Kara Rsarto,

Unue, via Esperanto estas perfekte komprenebla. Kvankam ĝi bezonas plibonigon (kiel la mian), oni facile povas legi ĝin.

Mi neniam aŭdis pri la friula lingvo, do malfeliĉe mi ne povas helpi vin. Sed ĉar, laŭ viaj vortoj, ĝi havas rilaton kun la itala, kial vi ne petas helpon rekte en la itala fadeno de Lernu? Skribu vian mesaĝon esperante, kaj petu ke oni traduku ĝin itale. Mi certas ke tie oni povos helpi al vi.

Amike.

Reen al la supro