Al la enhavo

Ĉu Facebook havas la mankantajn Lernuumantojn?

de Desit1, 2012-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Desit1 (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-03 14:09:29

Jen mi, refoje.

Dum la lastaj du monatoj mi forgesis viziti na Lernu, kaj mi rimarkis ke multaj el la homoj de Lernu aperadis en Facebook, ĉu, pro multaj kialoj, Facebook ŝtelas la Esperantistojn?

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-03 15:32:20

Tio veras. En facebook aperis pluraj debatoj pri politikaj, socialaj aŭ religiaj temoj en blogoj kiuj estas eksplicite dediĉitaj al tio. En lernu, la celo estas pli instrua ol debatema: oni pli facile debatas pri tiklaj temoj en facebook ol ĉi-tie, kie oni timas ĝeni tiujn, kiuj ne ŝatas tiajn temojn.

Aliflanke, facebook estas pli agresema por varbi partoprenantojn: 90% estas spamo, sed oni emas respondi al la ceteraj 10%.

Reen al la supro