Al la enhavo

Loĝi en Homaj Lingvoj

de robbkvasnak, 2012-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-15 00:57:30

Mi nuntempe legas "Loĝi en Homaj Lingvoj" de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta. Li skribas pri la "substancisma perspektivo", koncepto, kion mi ni bone komprenas. Ĉu iu inter vi legis/legas ĉi-tiun gravan libron. Se jes, mi ŝatus diskuti pri ĝi ĉi-tie aŭ privatpoŝte, ĉar mi ŝatus kompreni pli bone kion li volas diri.

Wilhelm (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-16 21:00:25

Mi ne legis tion sed unuavide, la frazo "substancisma perspektivo" ŝajnas al mi signifi tion kion oni nomas angle "materialism".

Tamen, ne kredu nur min.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-17 03:00:47

Serĉu Panini kaj Patanjali. Samideano Dasgupta sendis tiujn informojn al mi kaj nun me kredas komprenis pli bone.
Sub Patanjali mi trovis tion:

पतञ्जलिप्रार्थनं॥ योगेन चित्तस्य पदेन वाचां मलं शरीरस्य च वैदिकेन । योपाकरोत्तं प्रवरं मुनीनां पतञ्जलिं प्राञ्जलिरानतोस्मि॥

English translation: I bow with my hands together to the eminent sage Patañjali, who removed the impurities of the mind through yoga, of speech through grammar, and of the body through medicine.
Esperante: Mi klinas min kun la manoj premitaj kune antaŭ la eminenta saĝulo kiu forigis la malpurecojn de la menso tra jogo, de la parolo tra gramatiko kaj de la korpo tra kuracarto.

Demian (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-17 12:13:25

robbkvasnak:Serĉu Panini kaj Patanjali. Samideano Dasgupta sendis tiujn informojn al mi kaj nun me kredas komprenis pli bone.
Sub Patanjali mi trovis tion:

पतञ्जलिप्रार्थनं॥ योगेन चित्तस्य पदेन वाचां मलं शरीरस्य च वैदिकेन । योपाकरोत्तं प्रवरं मुनीनां पतञ्जलिं प्राञ्जलिरानतोस्मि॥

English translation: I bow with my hands together to the eminent sage Patañjali, who removed the impurities of the mind through yoga, of speech through grammar, and of the body through medicine.
Esperante: Mi klinas min kun la manoj premitaj kune antaŭ la eminenta saĝulo kiu forigis la malpurecojn de la menso tra jogo, de la parolo tra gramatiko kaj de la korpo tra kuracarto.
Ĉu li diris ion pri "substancisma perspektivo?"

Panini estas grava gramatikisto el antikvaj tempoj. Pri Patanjali, mi scias nenion.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-17 14:33:43

Tiuj du kleruloj ne uzi la vorton "substancismo" sed mi kredas ke Dasgupta celas tion bazinta siajn teoriojn sur la verkoj de la du barataj lingvistoj. Pli tarde hodiaŭ mii tradukos paragrafon de Herta Müller kiu parolas pri la sama problemo en "Der König neigt sich und tötet" (La reĝo sin inklinas kaj mortas). Mi bezonas tempon por trakudi tion sed vi vidos kien volas iri Dasgupta, mi kredas.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-17 16:21:43

Jen la traduko el la libro de Herta Müller:
germanlingve (originala)
In jeder Sprache sitzen andere Augen
In der Dorfsprache – so schien es mir als Kind – lagen bei allen Leuten um mich herum die Worte direkt auf den Dingen, die sie bezeichneten. Die Dinge hießen genauso, wie sie waren und sie waren genauso, wie sie hießen. Ein für immer geschlossenes Einverständnis. Es gab für die meisten Leute keine Lücken, durch die man zwischen Wort und Gegenstand hindurchschauen und ins Nichts starren mußte.

Mia E-traduko:
En ĉiu lingvo troviĝas aliaj okuloj
En la vilaĝa lingvo – tiel ŝajnis al mi kiel infano – estis ligitaj ĉe ĉiu ĉirkaŭ mi la vortoj rekte kun la aĵoj kiojn ili markis. La aĵoj nomiĝis precize kiel ili estis kaj ili estis precize kiel ili nomiĝis. Ĉiam fermita harmonio. Por la plej multaj homoj ne ekzistis breĉoj tra kioj oni povus trarigardi inter la vorto kaj la objekto kaj kioj devigis rigardi en la nenion.

cellus (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-24 11:44:55

robbkvasnak:Jen la traduko el la libro de Herta Müller:
germanlingve (originala)
In jeder Sprache sitzen andere Augen
In der Dorfsprache – so schien es mir als Kind – lagen bei allen Leuten um mich herum die Worte direkt auf den Dingen, die sie bezeichneten. Die Dinge hießen genauso, wie sie waren und sie waren genauso, wie sie hießen. Ein für immer geschlossenes Einverständnis. Es gab für die meisten Leute keine Lücken, durch die man zwischen Wort und Gegenstand hindurchschauen und ins Nichts starren mußte.

Mia E-traduko:
En ĉiu lingvo troviĝas aliaj okuloj
En la vilaĝa lingvo – tiel ŝajnis al mi kiel infano – estis ligitaj ĉe ĉiu ĉirkaŭ mi la vortoj rekte kun la aĵoj kiojn ili markis. La aĵoj nomiĝis precize kiel ili estis kaj ili estis precize kiel ili nomiĝis. Ĉiam fermita harmonio. Por la plej multaj homoj ne ekzistis breĉoj tra kioj oni povus trarigardi inter la vorto kaj la objekto kaj kioj devigis rigardi en la nenion.
Unue gramatika kaj poste pli principa afero:
La gramatika: Vi skribas: kun la aĵoj kiojn ili markis. sed mia lingvosento diras al mi ke vi devus skribi ...la aĵoj, kiujn ili

Mi sentas ke kio nur povas esti uzata por iu absrakta afero. Tiel: Estas io kio surprizas min. Kion mi ne komprenas estas ilia stulteco.

La principa:
Kiam oni skribas en lingvo kiel esperanto oni devas konsideri ke la legantaro havas diversajn kulturajn fonojn kaj tiam oni eble devas pli klare priskribi la pensadojn de la homoj pri kiuj oni skribas aŭ tutsimple elekti alian manieron diri kion oni volas diri.

Cetere ĉu tio ne estas alia maniero priskribi la faman Sapir-Whorff-teorion? (Mi ne estas tute certa pri la literumo, la nomo estas tro simila al iu persono en la Star-trek-televida serio. Tamen laŭ tiu teorio – kiel mi ĝin komprenas – ĉiu lingvo priskribas la realecon en sia maniero, kaj ĝi fariĝas kvazaŭ intelekta kaĝo por la parolantoj de la koncerna lingvo. Elirante el tiu teorio homoj faris tre sovaĝajn konkludojn pri la psiko de certaj popoloj. Laŭ mia kopreno homoj ja estas dependaj de siaj gepatraj lingvoj, sed ke ili ankaŭ kapablas krei tiujn lingvajn instrumentojn kiujn ili bezonas por esprimi novajn konceptojn en la socia konteksto kie ili vivas.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-30 00:22:50

Mi kredas ke vi tamen komprenis min kaj anstataŭ pridiskuti la enhavon de la libro "Loĝi en Homaj Lingvoj" vi preferas pridiskuti gramatikan punkton. Interese. Ĉu vi konas la libron "Loĝi en Homaj Lingvoj"? Se vi aĉetus ĝin kaj legus ĝin vi ege mirus pri la saĝeco de d-ro Dasgupta

Reen al la supro