Al la enhavo

Pri ĉina gramatiko (13)

de Demian, 2012-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-30 04:07:27

En eta teksto troviĝas frazo: 狗很小,但很凶。

Laŭ vortaro, 凶 havas signifon de "malbona" aŭ "fiera."

Ĉu la verkisto volas diri ke la eta hundo estas "fiera"? Aŭ ĉu 凶 ankaŭ havas alian signifon?

Ekz, kiam mi tajpas 很凶的 sur Yahoo! Taiwan mi vidas subajn elektojn:

很凶的:
(1)媽咪
(2)狗
(3)女人
(4)星座
(5)英文

Ĉiuj da fotoj estas belaj. Mi ne vidas ian koleran personon aŭ hundon. Tial mi demandas.

Reen al la supro