Al la enhavo

Privataj mesaĝoj en lernu ne estas privataj.

de codesito, 2012-septembro-25

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-25 11:23:32

Privataj mesaĝoj en lernu ne estas privataj, la teamo de lernu inkvizicias ĉu en la privataj mesaĝoj oni diras fek aŭ fik, mi insultis private al ulo kiu insultis min publike, kaj la teamo minacis elimini mian konton, sed nenion diris al la alia ulo.

Via konduto estas hontinda, metante viajn nazojn en la privataj mesaĝoj.

vincas (Montri la profilon) 2012-septembro-25 13:37:23

Eble tiu ulo plendis pri vi kaj tiel teamo eksciis pri via privata mesaĝo.

Bone estus, ke simple bloki tiajn homojn, ke ili ne povus sendi ofendajn mesaĝojn, sed forigi iu ankaŭ ne estas bona aĵo.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-25 14:01:45

Sed vi ja scias, al kio vi konsentis registriĝante?! Tie estas klare skribite:
Se vi rimarkas, ke iu uzanto ne observas la regulojn, uzu la raportan ligilon/butonon ĉe ties profilo, mesaĝoj, bildokartoj k.s.

Do registriĝante vi sciis, ke al uzantoj eblas raporti mesaĝojn kontraŭregulajn. Estas klare, ke tiam la teamo legas ilin. Cetere, mi ne pensas, ke en iu ajn (!) forumo ne eblas almenaŭ al homoj kun datumbaza atingo legi privatajn mesaĝojn. Estas evidente, ke privata mesaĝo en forumo ne estas sekura maniero de komunikado.

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-25 14:11:19

darkweasel:Sed vi ja scias, al kio vi konsentis registriĝante?! Tie estas klare skribite:
Se vi rimarkas, ke iu uzanto ne observas la regulojn, uzu la raportan ligilon/butonon ĉe ties profilo, mesaĝoj, bildokartoj k.s.

Do registriĝante vi sciis, ke al uzantoj eblas raporti mesaĝojn kontraŭregulajn. Estas klare, ke tiam la teamo legas ilin. Cetere, mi ne pensas, ke en iu ajn (!) forumo ne eblas almenaŭ al homoj kun datumbaza atingo legi privatajn mesaĝojn. Estas evidente, ke privata mesaĝo en forumo ne estas sekura maniero de komunikado.
Tamen kial vi permesas al kelkaj uloj insulti kaj ofendi publike kaj aliaj kiuj respondas private por ne ĝeni al la publiko estas minacataj?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-septembro-25 14:27:35

codesito:

Unue, mi ne apartenas al la teamo, do mi permesas aŭ malpermesas nenion ajn tie ĉi; mi estas uzanto kiel vi, mi nur havas kelkajn aldonajn atingojn (tradukoj, vortaro, lingvohelpantejo). En la forumo tiuj aldonaj atingoj signifas, ke mi povas skribi pli longajn mesaĝojn ol vi (5000 signoj), sed jen la tuto de miaj aldonaj rajtoj en la forumo kompare al ĉiu alia. Due eble vi donu ligilon al la publika insulto, kiun vi celas, por ke ni povu formi opinion.

erinja (Montri la profilon) 2012-septembro-26 01:19:58

Laŭ la reguloj de lernu, oni ne rajtas insulti aliajn uzantojn - publike aŭ private.

Mi citas de la Reguloj kaj kondiĉoj:
En la tuta paĝaro estas malpermesite:
Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado".

La lernu-teamo legas privatajn mesaĝojn nur kiam uzanto raportas tiun mesaĝon.

Se aperas insulto en publika foruma mesaĝo aŭ en privata mesaĝo, la ĝusta maniero por respondi estas raporti la mesaĝon. Oni ne devas respondi al insulto per insulto (aŭ se vi volas insulti, faru tion per retpoŝto, ekster la sistemo de lernu).

Ni ne legas ĉiujn forumajn mesaĝojn. Do se io ofendas vin, raportu ĝin, ĉar ne ĉiam administranto vidis ĝin.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-septembro-26 08:50:20

Kial mi jam anticipe sciis, de kiu venas tiu fadeno?! :-/

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-26 11:00:23

Kirilo81:Kial mi jam anticipe sciis, de kiu venas tiu fadeno?! :-/
Pli bone estas ne respondi al provokoj. Dankon. ;,'-:/

RiotNrrd (Montri la profilon) 2012-septembro-26 17:11:03

codesito:Pli bone estas ne respondi al provokoj. Dankon. ;,'-:/
Kaj eĉ pli bone estas ne provoki.

codesito (Montri la profilon) 2012-septembro-26 18:48:57

RiotNrrd:
codesito:Pli bone estas ne respondi al provokoj. Dankon. ;,'-:/
Kaj eĉ pli bone estas ne provoki.
Jes, kaj estus mirinde se ĉiu estus respektata sendepende de ties ideologio, nacieco, privata vivo, ktp.

Reen al la supro