Al la enhavo

Parolata en angla-vangla

de Demian, 2012-oktobro-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 07:13:51

Hodiaŭ aperas artikolo titolita "Spoken in English Vinglish" en ĵurnalo Eye de The Indian EXPRESS. Vi povas legi la tutan artikolon tie ĉi.

La verkaĵo temas pri ega emo, kiu troviĝas en tiu ĉi nacio al lernado de la angla. Sube estas kelkaj elprenitaj frazetoj:

(1) When you speak in English, even when you are shabbily dressed, people listen to you. But if you can't speak it, nobody will take you seriously.

Popoloj alte estimas tiun personon, kiu parolas angle, eĉ se li/ŝi estas malbone vestita. Sed se li/ŝi ne konus la anglan, neniu estimus lin/ŝin alte.

(2) It is the language of modernity and technology...

Ĝi estas lingvo de nuntempo kaj teĥnologio...

(3) At the end of 26 alphabets and the treacherous terrain of indefinite articles, prepositions and deceptive spellings, is a ladder to a better life.

Post la fino de 26 abocoj kaj la perfida vojo de nedifinitaj artikoloj, rolvortoj kaj erariga skribo, ekzistas ŝtuparo al pli bona vivo.

(4) According to the 2001 census, 10.1 per cent of Indians say they speak English either as their second or third language. For the vast majority, it is still an alien language.

Laŭ la 2001-a popolnombrado, 10,1% da baratanoj parolas anglan kiel sia dua aŭ tria lingvo. Por la plejmulto ĝi ankoraŭ estas fremda lingvo.

(5) The IITs ensure that new batches of students every year have refresher courses in English.

La IIT-oj (Barataj Institutoj de Teĥnologio) certigas ke ĉiujare novaj studentoj unue lernu iomete da anglan per specialaj kursoj.

Kaj la plej grava:

(4) Anil Meena, a 22-year-old first year student at AIIMS (All India Institute of Medical Sciences) from Rajasthan's Baran district, committed suicide in March this year, because he could not cope with academic pressure and his inability to master English.


Anil Meena, 22-jaraĝa studento de AIIMS (Tutbarata Instituto pri Kuracscienco) el Baran-distrikto de Raĝastano sinmortigis en marto de tiu ĉi jaro, ĉar li ne povis toleri premon de studado kaj sian neeblon de lerni la anglan.

===================

Mi ne estas kontraŭ angla. Sed tio estas stranga, strangega!

La IIT-oj ne devas instrui anglan. Ili instruas inĝenierarton. Kaj AIIMS estas la plej prestiĝa instituto de kuracscienco en Barato. La revo, ke post lerni anglan la tuta mondo estos via, estas malpravo....

kefga_x (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 11:06:37

Mi pensas ke estas iom tiel ĉie. Ĉu estas kapable trovi bonan laboron sen scii la anglan en Barato? Ĉu ĉiu bona studento devas bone lerni la anglan?

Mi scias ke en multaj landoj oni por labori devas lerni la anglan eĉ se oni ne multe uzos la anglan ĉiutage. Por laboroj kiel inĝeniero aŭ kuracisto oni ofte devas lerni la anglan ĉar estas konsiderata bonaĵon. Fakte ankaŭ mi pensas ke estas iom strange ke oni devas lerni la anglan por tiaj laboroj, tamen estas tiel prekaŭ ĉie.

Ĉu ŝanĝos? Tie en la Lernu forumo eble multaj homoj pensas ke ŝanĝos, sed estas malfacile scii la estontecon. Ĉu estos plibone? Kaj se vi povus influi la ŝanĝon, kion vi farus?

Kaj fakte mi pensas ke eĉ se ŝanĝos kaj ĉiu devos lerni, ekzemple, Esperanton, kaj eĉ se lingvo ne plu estos problemo, mi opinias ke nova strangega muro aperos. Tamen eble mi malpravas! Ni vidos!

dzheyru (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 11:34:27

C'est la vie(tio estas vivo).Estus pli malgaje lerni ĉinan langon...?lingvon!

kefga_x (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 11:37:14

dzheyru:C'est la vie(tio estas vivo).Estus pli malgaje lerni ĉinan langon...?lingvon!
Estus pli malgaje por kiu? Estus kiel nuntempe por ĉiu kiu ne jam parolas okcidentan aŭ hind-eŭropan lingvojn, ĉu ne?

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 12:02:06

Aparte la negativaĵoj menciis supre. Tio verŝajne lasos nin iru rekte en marĉo de E-o jubiliopropagando. Nun kelkan positivaĵon oni trovus en la artiklo.

We call it Hinglish and it has redefined the way English is spoken in India, a remarkable hybrid of languages and dialects and colloquialisms. Pronunciation adds to the linguistic artfulness.

Ni nomiĝas ĝin "Hingliŝ" kaj ĝi havis defini denove la kielo la angle paralante en Hindujo, menciinda hibrido de lingvoj kaj dialektoj kaj komuna lingvo. Prononca eniro al lingva arteco.

Hu, kio de bela vortumado. ridulo.gif

Demian (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 14:07:18

kefga_x: Ĉu estas kapable trovi bonan laboron sen scii la anglan en Barato?
Ĉiuj intervjuoj pro laboro okazas angle, sed rare oni parolas ĝin (skribe ĝi regas); eĉ inter de oficejo.

kefga_x:Ĉu ĉiu bona studento devas bone lerni la anglan?
Tio estus pli bona situacio; ke nur kelkaj devigas lerni. Sed la problemo estas: ĉiu devas lerni pere de la angla. Kvazaŭ ni estus britoj aŭ usonanoj. Estas ega malsano en tiu ĉi nacio: "English Medium Schools." (Lernejoj kiuj instruas pere de la [malbona, aĉa] angla.)

kefga_x: Por laboroj kiel inĝeniero aŭ kuracisto oni ofte devas lerni la anglan ĉar estas konsiderata bonaĵon.
Mi ne opinias ke ĉiuj kuracistoj, inĝenieroj en Rusujo, Ĉinujo, Japanujo, Sud-Koreujo... parolas anglan. Eble iomete, sed ili pli zorgas pri inĝeniero ol angla... (mi imagas).

kefga_x: Ĉu ŝanĝos?
Antaŭ la angla, persa regis tie ĉi. Ĝi estis lingvo de elito. Ĝis 1898, estis Societo pri Disvastigo de Persa Lingvo. Do, mi ne miros, se okazus la sama al la angla.

=====

@ SpreeCamper: Hinglish estas nomo de fenomeno, kiun oni nomas "code-switching" angle. Kiel antaŭaj elitoj, nuntempaj riĉuloj ne ĉiam povas paroli angle, do ili miksas hindan aŭ lokan lingvon en sia parolo. Kaj, Hinglish estas nekomprenebla al plejmulto. Mi mem povas atesti je tio. okulumo.gif

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-07 15:05:19

Demian:@ SpreeCamper: Hinglish estas nomo de fenomeno, kiun oni nomas "code-switching" angle. Kiel antaŭaj elitoj, nuntempaj riĉuloj ne ĉiam povas paroli angle, do ili miksas hindan aŭ lokan lingvon en sia parolo. Kaj, Hinglish estas nekomprenebla al plejmulto. Mi mem povas atesti je tio. okulumo.gif
Ke angle oni nomiĝas ĝin "code-switching". Tio mi ne sciis. Sed mi komprenas pri kio ĝin estas. En metroo. Se tie personoj telefonas laŭte kun poŝttelefono. Mi ofte aŭskultas rusigermanan kaj polgermanan europdialekton. Ofte ili kodŝaltas lingve dum konversacio.

Reen al la supro