Mesaĝoj: 6
Lingvo: Esperanto
Demian (Montri la profilon) 2012-oktobro-10 06:23:56
La verkisto, Mini KAPOOR (mɪnɪ: kʌ'pu:r), uzas datumon de angla lingvosciencisto Nicholas OSTLER. La angla spertulo ankaŭ opinias ke la angla estos la fina "komuna lingvo" aŭ "ponto lingvo." Bedaŭrinde, mi ne vidas lia maniero amasigi datumon. Ĉu iu scias pri tio?
Ankaŭ, ĉu vi povas helpi krei liston de la plej popularaj lingvoj kiel dua lingvo:
(1) Sŭahila (98%)
(2) Malaja (???)
(3) Angla (71%)
(4)
(5)
(6)
(7)
(8)
(9) Hinda/Urdua (40%)
(10)
Fine, la figuro por Esperanto estas proksime de 100%, ĉu ne?

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-oktobro-10 06:38:10
Demian:La angla spertulo ankaŭ opinias ke la angla estos la fina "komuna lingvo" aŭ "ponto lingvo."Mi opinias ke la angla estas tro malfacilega por iĝi la fina komuna aŭ ponto-lingvo. Sufiĉas vidi kiom da lernantoj studas la anglan en niaj lernejoj (ĉiuj), kaj kiom da ili kapablas kunmeti poste eĉ unu simplan frazon en la angla (malmultegaj).
Amike.
vincas (Montri la profilon) 2012-oktobro-10 08:37:17
antoniomoya:Ĉu la situacio ŝanĝus se anstataŭ angla estus ĉina, araba aŭ germana. Mi pensas, ke ne. Kaj ĉi tie kulpas ne angla lingvo, sed:Demian:La angla spertulo ankaŭ opinias ke la angla estos la fina "komuna lingvo" aŭ "ponto lingvo."Mi opinias ke la angla estas tro malfacilega por iĝi la fina komuna aŭ ponto-lingvo. Sufiĉas vidi kiom da lernantoj studas la anglan en niaj lernejoj (ĉiuj), kaj kiom da ili kapablas kunmeti poste eĉ unu simplan frazon en la angla (malmultegaj).
Amike.
1. ne ĉiuj lernantoj vere volas lerni la fremdajn lingvojn;
2. estas malbonaj metodoj de instruado de fremdaj lingvoj.
cellus (Montri la profilon) 2012-oktobro-10 11:06:23
antoniomoya:Dependas kiam oni komencas la instruadon de la angla kaj kioman kvaliton havas la instruado.Demian:La angla spertulo ankaŭ opinias ke la angla estos la fina "komuna lingvo" aŭ "ponto lingvo."Mi opinias ke la angla estas tro malfacilega por iĝi la fina komuna aŭ ponto-lingvo. Sufiĉas vidi kiom da lernantoj studas la anglan en niaj lernejoj (ĉiuj), kaj kiom da ili kapablas kunmeti poste eĉ unu simplan frazon en la angla (malmultegaj).
Amike.
Dua lingvo povas havi du tipojn da malfacileco:
1. Ĝi havas strukturon kiu tro diferencas de la lingvo de la lernantoj (angla por ekzemple rusaj aŭ arabaj lernantoj) aŭ esprimas kulturonn kiu estas fremda al la lernantoj (ekzemple la latina por eŭropaj lernantoj). Ju pli frue oni komencas la lernadon kiom pli bone. Oni devas uzi la ĝustan pedagogikan metodon.
2. La lingvo estas malfacila eĉ por denaskaj parolantoj, aŭ pro tio ke ĝi estas fremda dialekto aŭ iu klasika formo de gepatra lingvo (la greka katarevoussa kaj la klasiga araba lingvo povas servi kiel ekzemploj).
Tiuj konstatoj estas gravaj por esperanto, ĉar povas esti ke esperanto kiel taŭga kaj facile uzebla komunika instrumento povas venki eĉ duan lingvon en la formo de la angla aŭ iu komplika nacia lingvo. (La skribado de la angla ovas esti pli malfacila por al anglalingvanoj mem ol por la eksterlandanoj, kiiuj ofte lernas unue la skriban formon!)
1.
cellus (Montri la profilon) 2012-oktobro-10 11:13:22
vincas:Mi ne rimarkis ke vi esprimis similan penson ol mia sube. Via noto ŝajnas validi por Pollando. Tie la scipovo de la angla lingvo estas malbona kompare kun ekzemple Svedio. Unu kabuzo povas esti ke la instruado estas malefika.antoniomoya:Ĉu la situacio ŝanĝus se anstataŭ angla estus ĉina, araba aŭ germana. Mi pensas, ke ne. Kaj ĉi tie kulpas ne angla lingvo, sed:Demian:La angla spertulo ankaŭ opinias ke la angla estos la fina "komuna lingvo" aŭ "ponto lingvo."Mi opinias ke la angla estas tro malfacilega por iĝi la fina komuna aŭ ponto-lingvo. Sufiĉas vidi kiom da lernantoj studas la anglan en niaj lernejoj (ĉiuj), kaj kiom da ili kapablas kunmeti poste eĉ unu simplan frazon en la angla (malmultegaj).
Amike.
1. ne ĉiuj lernantoj vere volas lerni la fremdajn lingvojn;
2. estas malbonaj metodoj de instruado de fremdaj lingvoj.
Krome polo preskaŭ neniam aŭdas la anglan lingvon kompare kun svedo, kiu aŭdas gin ĉiutage.
Se la araba lingvo en sia klasika formo estus la dua lingvo, ni probable povus vere vidi grandan abismon inter la arabscianta elito kaj la ordinara popolo.
Eble la ĉina, kiu jam estas dua lingvo por multaj milionoj da homoj eble estus pli facila kiel dua lingvo.
Demian (Montri la profilon) 2012-oktobro-10 12:37:51
cellus:Ĝi havas strukturon kiu tro diferencas de la lingvo de la lernantoj (angla por ekzemple rusaj aŭ arabaj lernantoj)Post kelkaj jaroj en lernejo, ordinara homo povas interniĝi iu ajn gramatikan strukturon.
cellus:aŭ esprimas kulturonn kiu estas fremda al la lernantojTiu ĉi estas pli grava! Mi ne scias kiom similas skandiniviaj socioj al usona socio, sed mi opinias ke (kiel ĉiuj socioj en la mondo) usona socio estas unika kaj multe malsimila al multaj socioj; ĉina, japana, barata, araba, afrika... eĉ latin amerika socioj.
Konsekvence, estas okazoj kiam eĉ gramatike ĝustaj frazoj estas neĝustaj al oreloj de denaskuloj, ĉar la denaskuloj ne parolas tia-maniere.
Tie ĉi, Esperanto estas pli bona elekto, ĉar ĝi ŝimas sin en la kulturo de lernanto, kaj ne aspektas stranga.
Eŭropa influo kaj vidpunkto videblas eĉ en Esperanto, sed ĝi estas pli milda aŭ angla aŭ franca.