Al la enhavo

ol + vortgrupo

de Eltwish, 2012-oktobro-22

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Eltwish (Montri la profilon) 2012-oktobro-22 04:04:13

Se mi pensis, ke io estus malbone, sed rezultas, ke tio efektive estis bone, kiel oni povas esprimi tion?

Mi vidis ekzemple "Estis pli bone ol mi pensis," sed me dubas, ke tio ĝustas, ĉar "mi pensis" ne estas o-vorto kaj krom tia ekzemplo mi neniam vidis "ol" sen o-vorto. Ĉu tio ĝustas? En la angla oni ja povas diri tion tiel ("It was better than I thought"), sed en la hispana ne - oni devas diri ion kiel "estis pli bone ol tio kiel mi pensis". Kion vi opinias?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-oktobro-22 04:29:14

Forigite

EldanarLambetur (Montri la profilon) 2012-oktobro-22 07:38:17

Mi konsentas kun Hyperboreus, jen PMEG paĝo pri la temo.

Eltwish (Montri la profilon) 2012-oktobro-23 22:18:35

Ah, mi ne sciis pri PMEG. Multan dankon!

Reen al la supro