Al la enhavo

Korespondoj en Esperanto

de erinja, 2012-oktobro-22

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-22 23:59:54

Por la nova biblioteko de lernu, ni volas kunmeti ĉiuspecajn dokumentojn, por helpi lernantojn kiuj volas legi diversajn specojn de tekstoj en Esperanto.

Interalie, ni volas inkluzivi ekzemplojn de ĉiutaga uzo de Esperanto - reklamoj, personaj korespondoj, konversacioj, kaj tiel plu.

Se vi havas tiajn tekstojn (skribitaj kun bona gramatiko), kaj se vi volas oferti ilin al nia biblioteko, bonvolu sendi mesaĝon al teamo@lernu.net, kun atentigo ke temas pri afero por la biblioteko.

Atentu ke ni nur akceptas tekstojn kun la plena konsento de la skribintoj - do ekzemple se vi korespondis kun amiko, vi rajtas sendi al ni la mesaĝojn de via amiko nur se via amiko konsentis pri tio. Vi rajtas forredakti aŭ ŝanĝi nomojn kaj personajn detalojn. La celo estas montri ĉiutagan lingvaĵon, ne publikigi personajn informojn en la reto. La tekstoj kiuj sendiĝos por tiu celo estos publikaj haveblaj en la nova biblioteko.

Se vi volas kontribui sed vi ne havas tekston kiu taŭgas, eblas ankaŭ havi "ekzemplan" konversacion en Esperanto, ekzemple per retpoŝto, por la specifa celo inkluzivi ĝin en la biblioteko (kun la konsento de ambaŭ 'kontribuantoj' ). Tio estas alia maniero por krei kelkajn 'ambaŭdirektajn' korespondojn por la biblioteko, sen malkaŝo de personaj detaloj.

Denove, ni zorgas tre multe pri privateco. Bonvolu forpreni detalojn, laŭnecese, antaŭ ol vi sendos la tekstojn al ni (ĉar kompreneble ni ne povas scii kiuj partoj estas personaj kaj kiuj ne), kaj bonvolu certiĝi ke vi havas la necesan permeson, antaŭ ol sendi al ni tekston kiun skribis alia persono.

Ni rezervas la rajton redakti tekstojn gramatike, se necese. Tio ne signifas ke la mesaĝoj devas esti skribitaj laŭ formala stilo, sed se ni trovos gramatikajn erarojn, ni korektos ilin.

Grandan antaŭdankon! Ne hezitu demandi se vi havas demandojn.

Reen al la supro