Maasdamer
by Terurĉjo, October 9, 2007
Messages: 5
Language: Esperanto
Terurĉjo (User's profile) October 9, 2007, 9:26:10 PM
Anticipe dankema, mola kaj lanuga Terurĉjo.
Sxak (User's profile) October 14, 2007, 10:36:07 AM
Terurĉjo:Kiel ĝuste prononciĝas la nomo de nederlanda fromaĝo "Maasdamer"? Min interesas prononcado de unuaj literoj "aa" (ĉu ili estas apartaj aŭ tio estas unu longa vokalo) kaj kien oni akcentas.aa estas unu vokalo en la nederlanda. Longa a laŭ la lernolibroj, sed kiel mi aŭdis, laŭ mi ĝi eĉ iom similas al o
Anticipe dankema, mola kaj lanuga Terurĉjo.
yugary (User's profile) October 15, 2007, 4:31:34 AM
Terurĉjo:Kiel ĝuste prononciĝas la nomo de nederlanda fromaĝo "Maasdamer"? Min interesas prononcado de unuaj literoj "aa" (ĉu ili estas apartaj aŭ tio estas unu longa vokalo) kaj kien oni akcentas.La "aa" estas elparolata longe, en pli antaŭa parto de la buŝo ol la kutima "a" de, ekzemple, la itala. Oni puŝas la langon pli antaŭen ol la "a" de la angla vorto "father" sed malpli antaŭen ol la "a" de la angla vorto "cat". Ankaŭ la simpla "a" prononciĝas tiel, kiam ĝi aperas en malfermita, akcentata silabo, kiel la "da" de "damer". En "Maasdamer", la unua silabo portas la plej fortan akcenton, sed ankaŭ la dua silabo estas akcentata, kvankam iom malpli forte ol la unua. Tial, kvankam la ortografio malsamas, ambaŭ silaboj havas la saman vokalan sonon. (Kiam unuopa "a" aperas en fermita silabo, oni tiras la langon pli malantaŭen ol la "a" de la angla "father", eligante sonon preskaŭ similan al la "o" en la brita prononco de "not".) La lasta silabo havas "ŝvaecan" sonon, t.e., malklaran, mezbuŝan sonon, kaj la elparolo de "r" varias laŭ la dialekto. Tamen, kial lacigi vian langon pro tiaj komplikaĵoj? La nomo de tiu fromaĝo jam de longe fariĝis internacia! Vi do rajtas ĝin prononci laŭ la maniero rusa, ĉu ne?
Anticipe dankema, mola kaj lanuga Terurĉjo.
Gary Yu
Sxak (User's profile) October 16, 2007, 2:08:59 PM

BasCostBudde (User's profile) November 14, 2007, 10:48:37 PM
La vorton oni skribas "Maasdammer". La instruo pri la dua silabo de malbonas!
La signifo de "maasdam" estas "la damo de la Maas", nomo de granda rivero en Nederlando. "dam" tenas ĝian sonon en kunmetaĵo, kaj pro tio la konsonanto devas duobliĝi.
Mi faris sonekzemplon:
http://www.heuveltop.nl/BasCB/listen/maasdammer....
Yugary, vi sonas kiel vera fakulo, kvankam via loĝlando diras nenion pri kono de mia lingvo. Kiel estas?