Al la enhavo

Adjektivoj

de paulogoliath, 2012-oktobro-30

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

paulogoliath (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 02:10:02

Karaj gesamideanoj,
Mi necesas bildojn de malgrandaj vizaĝoj kun pluraj esprimoj.
Ekzemple: serioza, feliĉa, ebria, ktp.
Mi konas tiun ensemblo de vizaĝetoj, sed ne en Esperanto.
Mi volas uzi ĝin en leciono pri adjektivoj en Esperanto.
Se vi povas helpi min, mi tre dankas al vi.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 06:49:47

Mi ne komprenas la problemon. Se vi ĉiuokaze jam havas uzeblajn vizaĝetojn, kial vi ne simple aldonas al ili tekston en Esperanto?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 06:52:57

Forigite

Rangel_Castro (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 07:02:25

Mi lernis per tia lernilo sed mi ne scias kiel vi povus trovi ĝin. Kial vi mem ne faras vian materialon? Tio ne estas malfacila. Ŝajne mia instruisto faris lian. xD

sergejm (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 07:07:10

Jen estas prepozicioj:
http://img-fotki.yandex.ru/get/6620/159877177.1bd/...
Ie mi vidis bildojn kun esprimoj, sed mi ne memoras kie.

paulogoliath (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 10:56:42

Ne, darkweasel. Mi ne havas la vizaĝetojn. Mi jam vidis ilin en la portugala lingvo, sed mi ne memoras kie.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 12:21:51

paulogoliath:Ne, darkweasel. Mi ne havas la vizaĝetojn. Mi jam vidis ilin en la portugala lingvo, sed mi ne memoras kie.
La Vikimedia Komunejo ĉiuokaze havas libere uzeblajn vizaĝetojn, el kiuj vi povas eble krei tiajn bildojn. Atentu tamen la kondiĉojn de la koncernaj licencoj.

paulogoliath (Montri la profilon) 2012-novembro-03 02:12:30

darkweasel:
paulogoliath:Ne, darkweasel. Mi ne havas la vizaĝetojn. Mi jam vidis ilin en la portugala lingvo, sed mi ne memoras kie.
La Vikimedia Komunejo ĉiuokaze havas libere uzeblajn vizaĝetojn, el kiuj vi povas eble krei tiajn bildojn. Atentu tamen la kondiĉojn de la koncernaj licencoj.
Dankon, Darkweasel! Vi estas tre ĝentila!

Reen al la supro