Al la enhavo

Projekto “Genesis”

de Stephan S, 2012-novembro-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Stephan S (Montri la profilon) 2012-novembro-07 23:02:32

Jurij Nesterenko
(el rusa al Esperanto tradukis Aleksandro Mitin)

Projekto “Genesis”
(el la korporacia korespondado)


Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de la merkatika fako Gabrielo

La esploroj, faritaj de nia fako por la projekto “Genesis”, montris, ke plej grandajn merkatajn perspektivojn havas sistemoj kun la jena konfiguro:
Planedo: 1 ekz.
Radiuso: 3000 km
Gravito: 0.5g
Proporcio tero/akvo: 1:1
Temperaturo: +24°С
Atmosfero: oksigeno
Maroj: pura akvo
Riveroj: lakto, mielo
Faŭno: herbomanĝa
Periferio:
astroj 2 ekz. (taga/nokta), rapido: 0.0007 RPM (1 riv./drn.)

“Direkti al la fako de strategia planado por prepari teknikan taskon. Jehovo”.

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de la fako de strategia planado Mikaelo

Por malaltigo de memkosto de la sistemo mi proponas konekti ambaŭ astrojn al unu energifonto kaj anstataŭigi oksigenon per azoto.

“Almenaŭ 50% necesas restigi, alie la uzanto sufokiĝos — estro de fako de testado kaj tekniksuporto Rafaelo“

“25% sufiĉos — Jehovo”

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de la sistemteknika fako Lucifero

Dum laboro super la projekto “Genesis” (etapo “Estu lumo”) estis malkovritaj la jenaj malfacilaĵoj: ni ne havas fonton de seninterrompa lumado kun distribuilo por du astroj. Mi proponas uzi standartan lumfonton de tipo “Ruĝa nano”, kaj kiel nokta astro apliki spegulon.

“Prefere “Flava nano”. La memkosto estas nur iomete pli alta, sed ĝi aspektas pliege impone — estro de la merkatika fako Gabrielo”.

“Estas ja servila fonto. Por kio ĝi necesas al la uzanto de unusola planedo? — Lucifero”

“Kion la uzanto bezonas, al li klarigos reklama fako — Gabrielo”.

“Lucifero, okupiĝu pri demandoj de via kompetento. Konfirmite: “Flava nano” — Jehovo”

“Interalie, ĉe tia heldenso, kian produktas flava nano, eblas anstataŭ spegulo meti standartan planedidon — Mikaelo”

“Konsentite! — Jehovo”

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de la sistemteknika fako Lucifero

Post korektigo de la teknika tasko aperis la jenaj malfacilaĵoj: maso de la fonto de seninterrompa lumado ege superas mason de la planedo, kaj rezulte la lumfonto rifuzas ĉirkaŭiri la planedon. Anstataŭe la planedo ĉirkaŭiras la lumfonton. Krome, pro povumo de la lumfonto ekzistas stabila temperatura plialtiĝo kompare de tiu en la tasko (ĉ. je 2 grandordoj). Se plilongiĝi la distancon ĝis la lumfonto, la amplekso de la sistemo multe pligrandiĝos.

“Granda amplekso estas sufiĉe prestiĝe, tamen iro de planedo ĉirkaŭ periferia instalaĵo povas aperigi senton de malsupereco. Ĉu ni ŝanĝu la gravitan konstanton? — Gabrielo”

“Se ŝanĝi la gravitan konstanton, aperos problemoj kun kongrueco — Mikaelo”

“Kia do diferenco estas por uzanto, kio kion ĉirkaŭiras? Por tio reklamfako elpensu iun teorion de relativeco — Jehovo”.

Stephan S (Montri la profilon) 2012-novembro-07 23:02:48

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de la sistemteknika fako Lucifero

Post plilongiĝo de radiuso de la planedo niaj penoj rapidigi la planedon ĝis la rapideco montrita en la teknika tasko kondukas al sistema kraŝo (la planedo flugas for en kosmon). Interalie, la sama situacio ekzistas ĉe la nokta astro.

“Ne gravas, kio fariĝas en la sistemo — gravas, kion vidas la uzanto. Kial do ne rotaciigi la planedon? Tiel al la uzanto ŝajnos, ke kaj suno, kaj luno ĉirkauiras ĝin kun la frekvenco montrita en la teknika tasko — Gabrielo”

“Sed ĉu la uzanto ne malkaŝos tion — Jehovo”

“Eĉ se li malkaŝos, la projekto jam estos fordonita — Gabrielo”

“Konsentite — Jehovo”

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de fako de testado kaj tekniksuporto Rafaelo

La primara testado de la sistemo malkovras la jenajn difektojn:
1) Montriĝas konstanta trovarmiĝo;
2) Rotaciakso dekliniĝis je 23 gradoj de vertikalo, rezulte aperis ciklaj temperaturaj anomalioj;
3) Paskapabloj de riveroj ne kongruas kun la projekta
4) Herbomanĝa faŭno mankas
5) La orbito estas nestabila, la planedo havas tendencon fali al la suno.

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de la sistemteknika fako Lucifero

1) Sed kion vi volis, havante tiun proporcion tero/akvo? Por optimuma malvarmigo necesas ĉ. 1:3 — 1:4.
2) Ni prilaboras tion.
3) Estas, ĉar lakto kazeiĝas kaj mielo sukeriĝas
4) Herbomanĝa faŭno bezonas herbon, kiu ne povas kreski sub tia varmego, sen akvo. Mi proponas laŭ riveroj fluigi akvon, tio helpas solvi ankaŭ la problemon 3.
5) Por gravita kontraŭpezo ni lanĉos al la orbito alian planedon.

“Ne eblas restrikti teron plu, do, ni devas pligrandigi la areon de maroj. Sed tio signifas kreskon de volumeno kaj gravito. Kaj krome, tiu alia planedo... — Mikaelo”

“Normale, la uzanto toleros. La superflua planedo estos kvazaŭ “feature”, eta ĉarmaĵo. Sed lakton kaj mielon ni jam anoncis. Necesas restigi ilin almenaŭ en plej rimarkindaj riveroj — Gabrielo”

“Mi devas memorigi, ke la tempolimo jam premas, necesas tuj en laboro ekgalopi, kiel ĉevalo. Interalie, la dizajnistoj ankoraŭ ne prezentis projekton de ĉevalo, kaj ĝis nun okupiĝas pri dinosaŭroj. Ĉu iu vere bezonas dinosaŭrojn? — Jehovo”

“Tamen la uzanto ŝatas dinosaŭrojn — Gabrielo”

“Konsentite. Sed ankaŭ ĉevalo estu! — Jehovo”

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de fako de testado kaj tekniksuporto Rafaelo

1) Krom la nesolvitaj problemoj kun la akso, aperis la nova: la planedo tendencas flugi for en kosmon.
2) Herbomanĝa faŭno denove forestas.

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de la sistemteknika fako Lucifero

1) Ni faros unu kontraŭpezon plu, nun sur interna orbito.
2) Kaj faŭno reproduktiĝis, forvoris la tutan herbon kaj formortis.

Stephan S (Montri la profilon) 2012-novembro-07 23:03:05

"Kiom da kontraŭpezoj necesas al vi? — Mikaelo”

“Entute, post kalibrado ni sukcesis stabiligi la sistemon post aldono de naŭa planedo — Lucifero”

“Ĉu mi ĝuste komprenis? Anstataŭ unu planedo, la uzanto ricevos naŭ?! — Jehovo”

“Kio do? Tute egale, 8 el ili ne taŭgas por vivo — Lucifero”

“Sed apmplekso de la sistemo? — Jehovo”

“La uzanto ne nepre sciu la amplekson. Duono de la planedoj eĉ ne estas videblaj sen teleskopo. Mi proponas alplenigi la Instrukcion de la Uzanto per percepto n-ro 11: “Ne inventu teleskopon” — Gabrielo”

“Ne necesas. Alie ili ĝin nepre inventos — Jehovo”

“Interalie, post pligrandiĝo de la orbit-radiuso la heldenso de la nokta astro falis malsupren ol projekta minimumo. Mi proponas instali spegulon anstataŭ ĝi — Rafaelo”

“Sed kie vi misvagis antaŭe? Ni ĵus-ĵus ekvilibrigis la sistemon! Ĉu vi volas rekonstrui ĉion de komenco?! — Lucifero”

“Neniujn “de komenco”! Restis nur ses tagoj ĝis la tempolimo por plenumo. Lucifero, aŭ vi tuj laborigos ĉion ĉi, aŭ mi vin malaltigos kun degrado! — Jehovo”

Al la ĝenerala direktoro Jehovo
de la estro de la sistemteknika fako Lucifero

Sed ĉu mi kulpas, ke ne ricevis normalan teknikan taskon? Do entute, estas tiel. La oblikvo de la akso restos, kiel nun. Almenaŭ en la Edena ĝardeno estos +24°C, kaj se la uzanto ekvolos vagi en aliaj lokoj, do estos lia problemo. Dinosaŭrojn ni ne sukcesas fari ĝustatempe, sed ĉevalojn ni elfaros. Nenio bona rezultis el la ideo pri lakto kaj mielo, laŭ riveroj ni fluigis akvon, sed, bedaŭrinde, ĝi portos salon al maroj. Por ke herbomanĝantoj ne forvoru ĉiujn naturriĉaĵojn, ni provizis la sistemon per flikaĵo kun rabobestoj, sed ĝustatempe ni jam ne sukcesos instali en ili la programon por distingi la uzanton kaj akiraĵon. Do entute, ĉio povas iel labori.

“Kaj tio estas bone — Jehovo”

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-08 06:38:31

Bonege! ridulo.gif

davzog (Montri la profilon) 2012-novembro-10 21:50:00

Tre amuza!
Tiu rakonto memorigas al mi pri la rakonto "Il sesto giorno" ("la sesa tago" ) de la itala verkisto Primo Levi. Tiu priskribas kunsidon de fakuloj, kiuj devas projekti la elstaran kreitaĵon, t.e. la "homon". Ilia plej bona projekto estas granda insekto, sed ili necesis troan tempon por fini, kaj la "Estro" decidis krei dupiedan mamulon...
Mi ne scias, ĉu la rakonto estas tradukita en aliajn lingvojn.

Stephan S (Montri la profilon) 2012-novembro-10 22:06:00

Jes, estus intterese vidi la italan rakonton. Ĉu estas e-a versio? Ĉu vi aŭ iu alia povas traduki?

davzog (Montri la profilon) 2012-novembro-10 22:17:36

Stephan S:Jes, estus intterese vidi la italan rakonton. Ĉu estas e-a versio? Ĉu vi aŭ iu alia povas traduki?
Bedaŭrinde mi ne trovas e-a version, kaj ne havas ĉe mi la libron. Tamen mi kredeble ne kapablas traduki.

Reen al la supro