Al la enhavo

funkcioj de ago kontraŭ trolado en nova Lernu?

de lagtendisto, 2012-novembro-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-13 17:44:41

Saluton,

ĉu oni klarigus kiojn de novaj funkcioj en nova Lernu ekzistos por kontraŭos plej forte al trolado?

En germana Lernu-sekcio agas unu uzanto laŭ speciala skemo de manipulado. Lia motivo estas klare. Mi ŝerce provis kopii sian motivon en alia fadeno.

Nu, kiel oni haltus tion agadon? En alia forumsistemo la prizorgantoj agus tiel:
- Fermo de fadeno por novaj enskribado
- Ŝango de fadenotemo al fadenonomo kio malsimilas la uzantnomo

Ĉu la nova Lernu-sistemo enhavos tiojn funkciojn?

Eble aliaj Lernu-uzantoj ankaŭ konas funkciojn en alian forumsistemoj kio tre efike haltos troladon. Bonvolu menci por savu la pacon de komuniko en Lernu-forumo.

Amike,

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-13 21:38:56

Laŭ la ĝis nun publikigitaj informoj pri la nova forumprogramo, ambaŭ el la funkcioj menciitaj de vi ja venos, almenaŭ laŭ mia memoro. Ĉu kaj kiel ili uziĝos, estas tamen demando de moderatora politiko.

La plej taŭgaj kaj efikaj manieroj respondi al uzantoj kiel 144000 jam ekzistas kaj nomiĝas forbaro kaj forigo de fadenoj (bonŝance almenaŭ la dua estis jam farita por lia unua fadeno, kvankam la dua tion ankoraŭ atendas - mi ĝin jam raportis). Ŝlosado en tiu ĉi okazo ne ŝajnas al mi tre taŭga respondo, ĉar la fadeno enhavas/-is vere nenion iel interesan, do oni ĝin simple forigu - ŝlosado taŭgas precize tiam, se la ĝisnunaj afiŝoj estas konservindaj, sed ne plu estas verŝajne, ke venos novaj utilaj afiŝoj.

Miascie novaj reguloj kaj kondiĉoj por uzado de la retpaĝaro ja estas planataj, kaj estis ankaŭ jam diskutitaj en tiu ĉi forumparto (kaj almenaŭ en la angla- kaj germanlingva). Ni vidos, kiaj ili estos.

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-14 03:41:12

Se persono volas persiste troli, estas malfacile malebligi tion per aŭtomata sistemo. Sed mi kredas ke en la novaj forumoj ni provos iel malhelpi la trolojn, sen samtempe malhelpi la honestajn uzantojn.

La *plej* bona afero kiun vi povas fari, kiam vi vidas trolon estas (a) raporti la mesaĝon kiel spamon, kaj (b) NE respondi al ĝi. Ni ne povas ĉiam tuj nuligi trolan mesaĝon. Ĉiuj administrantoj laboras ankaŭ pri aliaj aferoj al lernu; ekzemple, dum tagoj mi laboras en oficejo, kaj de tie, mi ne rajtas okupiĝi pri lernu-administrado - ĉar certe mi tie pagiĝas por fari ion alian! Do ni ne ĉiam povas tuj trakti ne-urĝajn problemojn ĉi tie. Sed almenaŭ en la sama tago la problemo devus traktiĝi. Intertempe, la plej bona afero estas ne respondi al la trolo.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-14 20:13:57

darkweasel: Ŝlosado en tiu ĉi okazo ne ŝajnas al mi tre taŭga respondo, ĉar la fadeno enhavas/-is vere nenion iel interesan, do oni ĝin simple forigu - ŝlosado taŭgas precize tiam, se la ĝisnunaj afiŝoj estas konservindaj, sed ne plu estas verŝajne, ke venos novaj utilaj afiŝoj.
Nu, estas spaco de forumo. Ne estas spaco de vikio. Forumoj ofte enhavas diskutprovokaj temoj kion oni plej taŭge devus ŝlosiligi. Por mi. Ŝlosado ŝajnas tre rapida solvo por limigi trolado. Ĉe solvo 'ŝlosado'. Prizorgantoj ne devus tralegi la tutan fadenon. En kazo de fadeno '144000' fine estis 11 fadenopagoj. Imagu multaj de trolfadenoj samtiele. Bezonigus multaj de tempo por eĉ tralegi iu de fadenopagoj. Prizorgantoj ankaŭ ne devus esti rete 24 horoj, 7 tagoj. Sed mi konsentas. Samekiel nun ankaŭ okazis kun fadeno '144000' versio du. Kelkfoje forigo de trolfadeno plej bontaŭgus.

erinja:Intertempe, la plej bona afero estas ne respondi al la trolo.
Mi jam provis priskribi iomete. Plue, jam en eko la kazo de 144000 estis 'speciale' iomete. Mi opinias. En la 1,2 forumpagoj. Li jam ne seriose intencis lerni Esperanton iam. Baze de respondoj de aliaj lernu-uzantoj. Li provis fondi ia de stranga, iomete de 'psikologia valorigosistemo' (score system) de aliaj lernu-uzantoj. Mi pardonpetas ke mi lasis provoki de tio agado tre rapide. Sed mi ankaŭ opinas. Oni tre rapide devus halti tion iel.

erinja (Montri la profilon) 2012-novembro-14 23:51:35

Respondi al trolo tamen ne haltigas la troladon, tio nur daŭrigas ĝin. Do mi petas vin, kiam vi venontfoje vidos ion ege stultan kaj trolecan en la forumo, ne respondu. Simple raportu la mesaĝon.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-novembro-24 17:00:39

En ĉirkaŭo de germana Piratpartio kelkaj programistoj kreiis la interretan forumsistemon Adhocracy. Ŝajnas interese kiel Adhocracy laborigas troladon. Sed entute, Adhocracy estas ilo por mastrumi interreta demokratio.

Reen al la supro