Al la enhavo

La nahuatla lingvo (Nahuatl)

de whysea, 2012-novembro-23

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

whysea (Montri la profilon) 2012-novembro-23 06:20:16

Saluton. Mi ekstudis iomete la nahuatlan lingvon. Ĝi aperas iel simila al esperanto, ekzemple, vortoj formiĝas de radikoj kunmetataj. Sed mi nun estas troa novulo nahautllingve. Tamen, mi pensis ke mi praktiku ĝin kaj esperanto samtempe (ĉu eblas?!) per la tradukado de iom da lecionoj. Mi esperantigas el la leciojoj skribitaj de uzanto foo_fighter en reddit, jam haveblaj angle kaj hispanlingve.

Nahuatl - Substantivoj:
Por simpligi la lernadon, mi eksplikos temo po temo en partetoj.

Bone. Ni eku kun la interesaĵoj.

Substantivoj nahuatlaj rimarkeblas pro tio ke ili havas 7 diferencajn sufiksojn:

-tl, -itl, -lli, -tli, -in, -huitl, -matl

Ekzemploj:

tetl (ŝtono), tepetl (monto/holmo)
maitl (mano), xochitl (floro)
calli (domo), pilli (filo/knabo)
tochtli (leporo), ozomatli (simio)
michin (fiŝo)
xihuitl (planto/jaro), cuahuitl (arbo)
tzontecomatl (kranio/kapo), amatl (papero)

Noto:

Vi eble rimarkis ke ekzistas kvar sufiksoj kiuj finiĝas kun -tl, sed ili estas malsamaj: -tl, itl, -huitl, kaj -matl. Iom da aŭtoroj kunmetas ĉi tiujn kvar sufiksojn kiel nur unu, sed vi ekvidos ke estas gravaĵo apartigi ilin, ĉar ĉiu sufikso aliformigos la substantivon malsammaniere. Mi klarigos ĉi tion pli poste.

whysea (Montri la profilon) 2012-novembro-23 06:34:38

Jen alia leciono...
(hispane kaj angle, mi ankaŭ esperantigos ĉi tiun iam)

Heliogabalus (Montri la profilon) 2012-decembro-16 09:44:58

Tre interese. Mi ankaŭ iom studis pri la naŭatla lingvo. La strukturo estas por mi tre logika kaj ne tro komplika.

Kiel aldono al lekcio, ni provos resumi kompare kun esperanto:

-tl, -itl, -lli, -tli, -in, -huitl, -matl = -o

Se vi volas ni povas praktiki se ni atingas konversacian nivelon.

Reen al la supro