Al la enhavo

Pri ĉina gramatiko (13)

de Demian, 2012-novembro-25

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2012-novembro-25 15:30:37

La uzadon de 得 mi ne komprenas.

Ekzemple, tiuj ĉi frazoj el Assimil: Le Chinois sans peine (Assimil: la ĉina sen doloro) uzas la signon 得:

(1) 時間過得很快。
Tempo flugas.

(2) 第一男:就是!打橋牌很有意思。
第二男:是!你打得不錯。
Unua knabo: Tutcerte! Ludi kartojn estas tre interesa.
Dua knabo: Jes. Vi ludas bone.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2012-novembro-25 18:04:44

Demian:La uzadon de 得 mi ne komprenas.
Cxi tiu vorteto, 得, markas la rilaton inter adjektiva aŭ verba ĉefvorto kaj sekvanta komplemento. Oni povas diri, ke tiu kiu venas antaŭe ĝi estas la verbo, kaj tiu kiu venas poste estas la adverbo.
(1) La tempo flugas rapide
(2) Vi ludas bone.

Reen al la supro