ĉu vi ŝatas retan universitaton?
de paulogeyer, 2012-decembro-11
Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
paulogeyer (Montri la profilon) 2012-decembro-11 14:13:31
kion vi pensas pri ili? Ĉu vi plaĉas? Jam uzis?
Mi finigis iujn kursojn je Udacity, CS101 (programado kaj komputika scienco), ST101 (enkonduko al statistiko) kaj PH100 (enkonduko al fiziko)
Krom universitataj kursoj, oni havas ankaŭ Khan Academy, por baza lernado, kiel matematiko kaj aliaj.
Mi pensas ke tio estas GRANDEGA ŝanĝo en la mondo, oferti tiajn kursojn senpage al ĉio kiu volas partopreni
Altebrilas (Montri la profilon) 2012-decembro-13 08:33:05
Sunjo (Montri la profilon) 2012-decembro-13 20:27:54
Altebrilas:Ĉu tio ekzistas en esperanto?Jes
kullman (Montri la profilon) 2012-decembro-15 21:24:12
Ĉi tie situacio kun altnivela edukado estas terura. Ĉiuj (tiel nomataj) universitatoj havas nur unu celon: ĉiurimede elteni monon el studentoj, promesante al ili paperaxjon, sur kiu estos skribite "diplomo". Kaj instruistoj, kaj studentoj - kvazaŭ ludas rolojn en iu spektaklo: la unuaj - ke ili instruas, la duaj - ke ili studas. Sed fakte, pri vera studado eĉ ne temas.
Kiel fungoj post la pluvo aperis "retaj universitatoj". Ili meritas pli detalan esploron, kiel moderna metodo elpumpado de mono el homoj kiuj tre volas esti "edukitaj", sed tute ne volas lerni ion memstare.
En unu el tiuj "universitatoj" lernas mia konato - dudekjara knabo. Ĉu vi pensas ke li studas ion? Tute ne! Li akurate pagas monon - kaj atendas la diplomon. Ekzamenoj tie estas tre simplaj. Li elŝutas el la reto ion materialon, tajpas sian familion kvazaŭ li estas vera aŭtoro - kaj sendas al ekzamenantoj. La lastaj - kiel mi supozas - eĉ ne legos la "kreaĵojn" de siaj studentoj. Sed por kio - legi? Ja ekzamenantoj perfekte komprenas de kie la studentoj prenas siajn "kreaĵojn" kaj - samtempe - komprenas simplan veron de ĉiuj retaj (kaj ne nur retaj) universitaoj: ju pli da studentoj, des pli da mono.
jknotts (Montri la profilon) 2012-decembro-17 06:33:26
Fakte, Usono ankaŭ havas tiajn univeritatojn. Tamen ankaŭ eksistas alispecajn, pli bonkvalitajn universitatojn. Ekzemple, pli kaj pli tradiciaj universitatoj ofertas la retan elekton por la studenta facileco. Tiujn kursojn ne estas pli facila ol tradiciaj kursoj, sed la studento ne bezonas iri al la klasĉambro. La pagita mono estas same.
Ankaŭ eksistas la retuniversitatoj kiuj ne tenas vian monon, sed nek proponas ian ajn diplomon. Ĉi tia nur ekzistas por la vere volantaj lerni uloj.
Plej freŝe, la plej gloraj universitatoj (Harvardo, Jalo, ktm.) ekkomencis programo kiu proponas atestilon post oni finas iliajn retkursojn.
kullman (Montri la profilon) 2012-decembro-19 16:15:42
Vi skribis, ke en Usono estas tradiciaj bonkvalitaj universitatoj. Mi ne diskutu - eble vi pravas. Sed estas interese pripensi - por kio ni ĝenerale bezonas universitatojn? La respondo klaras - por disvastigi sciojn, por studado de sciencoj. Sed tiu respondo estis vera kaj korekta nur por pasintaj jarcentoj.
Nun, kiam aperis komputiloj, kiam aperis ebleco elŝuti librojn kaj gazetojn el interreto, - universitatoj estas superfluaj.
Ekzemple, se vi volas iĝi matematikisto - ĉu vi bezonas viziti iun universitaton? Tute ne. Lernu memstare, komunikiĝu en forumoj kun aliaj homoj, kiujn interesas matematiko. Legu, legu kaj legu! Kaj vi atingos sukceson.
Tio koncernas ĉiujn aliajn sferojn de scienco - de sciencoj teknikaj ĝis la sociaj.
Ankoraŭ ekzemplo. Se vi decidis studi alilandan lingvon, ĉu vi bezonas pagi monon kaj viziti iujn kursojn aŭ eĉ iniversitaton? Neniuokaze! Uzu skype-on kaj praktiku lingvon kun tiuj homoj por kiu ĝi estas la gepatra lingvo. Kaj vi - memstare! - sukcesos paroli.
Do, universitatoj estas heredaĵo de Mezepoko - heredaĵo senutila kaj eble eĉ malutila.
Demian (Montri la profilon) 2012-decembro-19 17:48:08
kullman:Ĉi tie situacio kun altnivela edukado estas terura. Ĉiuj (tiel nomataj) universitatoj havas nur unu celon: ĉiurimede elteni monon el studentoj, promesante al ili paperaxjon, sur kiu estos skribite "diplomo". Kaj instruistoj, kaj studentoj - kvazaŭ ludas rolojn en iu spektaklo: la unuaj - ke ili instruas, la duaj - ke ili studas. Sed fakte, pri vera studado eĉ ne temas.Sama pravas en Barato. Studentoj multaj eĉ tie ĉi iras al universitato aŭ kolegio ĉefe por gajni diplomon por ke ili povu trovi laboron kaj/aŭ geedziĝu. Dipolomojn vi povas aĉeti eĉ tie ĉi. (Mi mem estas ofertata kelkfoje.)
kullman:Do, universitatoj estas heredaĵo de Mezepoko - heredaĵo senutila kaj eble eĉ malutila.Eble en estonteco, sed nuntempe NE.
Temas ne nur pri disvastigi konojn. Donu pafilon al infano kaj vidu kion li farus nericevinte monon por aĉeti dolĉaĵojn. Oni bezonas gvidadon de spertuloj kaj ofte libroj, forumoj interretaj ne estas sufiĉaj por tio.
Mi forte kredas ke Wiki-modelo (open source) ne estas sufiĉa kaj spertuloj estas ankoraŭ estimindaj. Kaj ankoraŭ nuntempe spertuloj troviĝas en universitatoj.
kullman (Montri la profilon) 2012-decembro-21 19:43:36
De unu flanko vi konsentas, ke en universitatoj oni proponas diplomojn kontraŭ mono. Vi konsentas, ke multaj (fakte multegaj) studentoj venas al universitatoj ne por scioj, sed por ricevi paparaĵon, kiun oni nomas "diplomo".
Se tio veras, do kia etoso estas en universitatoj? Etoso de trompo kaj hipokrito. En tiu etoso - inteligenta kaj scivolema studento ne povas studi. Ĉu por vi estus agrable viziti templon de scienco, kie profesoroj agas kiel lertaj negocistoj - vendas diplomojn liven kaj dekstren?
De alia flanko vi "forte kredas, ke Wiki-modelo (open source) ne estas sufiĉa kaj spertuloj estas ankoraŭ estimindaj. Kaj ankoraŭ nuntempe spertuloj troviĝas en universitatoj"
Sed per kiuj argumentoj vi povas subteni vian vidpunkton? Nura kredo ne sufiĉas. Necesas ekspliki kiujn sciojn oni ne povas ricevi sen universitatoj.
Sed mi forgesis respondi al unu via argumento. Do, vi skribis:
"Donu pafilon al infano kaj vidu kion li farus nericevinte monon por aĉeti dolĉaĵojn. Oni bezonas gvidadon de spertuloj kaj ofte libroj, forumoj interretaj ne estas sufiĉaj por tio".
Unue, mi diris nur pri altnivelaj studejoj - pri universitatoj. Infanĝardenoj kaj lernejoj estas bezonataj kaj mi nenion havas kontraŭ ili.
Due, ĉu vi certas, ke tiel nomataj spertuloj uzas sian sperton por disvastigado de scioj, sed ne por eltenado de mono?
Tempodivalse (Montri la profilon) 2012-decembro-26 23:47:36
Ĉi tie situacio kun altnivela edukado estas terura. Ĉiuj (tiel nomataj) universitatoj havas nur unu celon: ĉiurimede elteni monon el studentoj, promesante al ili paperaxjon, sur kiu estos skribite "diplomo".Ĥa, vi tutprecize priskribis la staton de universitatoj usonaj. La malfeliĉaj studentoj ĉi tie pagas milojn kaj milojn da dolaroj ĉiusemestre simple por la privilegio loĝi en malgrandegaj ĉambroj dividitaj inter du aŭ tri personoj. Por ricevi karton kiu permesas onin ĉiutage manĝi dufoje ĉe loka kafeterio, bezonatas pliaj miloj. Tio eĉ ne inkludas la koston de lekcioj mem - kaj estas dubinde, ke oni povas lerni multe en lekcio kie ĉeestas samtempe 200 aliuloj, el kiuj neniu interesiĝas je la temo iom ajn.
Universitatoj povus esti bonegaj lokoj por disvolvi fortan intelekton. Sed mankas kaj interesitaj studantoj kaj finance moderaj estraroj.