Mesaĝoj: 1
Lingvo: Esperanto
Demian (Montri la profilon) 2012-decembro-14 13:58:16
Temas pri la artikolo publikigita de ĵurnalo New Sciencist, kiun mencias Sudangulo en la li-komencinta fadeno en la angla-lingvaj forumoj.
En la artikolo, la verkisto donas ekzemplon de Papuo-Nov-Gvineo, kiu estas la plej diversa nacio en la mondo je lingvoj. La verkisto hipotezas ke lingva unueco ne ebliĝis tie pro ke la papuo-nov-gvineanoj volis aserti sian identitecon.
Li pligrandigas sian hipotezon kaj konjektas ke la sama ankaŭ pravas en la pli granda mondo kaj lingvoj diversiĝas pro ke la parolantoj ne volas komuniki, aŭ kaŝi sekretojn.
Li tute ne diras ke izoleco kaj aliaj kialoj ne pravas. Li nur emfazas ke oni ankaŭ agnosku la gravan rolon ludanta de homa volo kaŝi ion, resti sekreta aŭ malsama.
Kelkaj Plendoj:
(1) Kelkaj nombroj montritaj en la artikolo aspektas dubindaj al mi. Ekz. la verkisto diras "Jam nur 15 lingvoj el 7000 terglobaj lingvoj klarigas kion parolas 40 procento da mondaj parolantoj..."
Plendo: Oni ne bezonas 15, mi opinias ke nur 5-7, aŭ maksimume 10 estas sufiĉaj eĉ kiam oni ne alkalkulas ne-gepatrajn parolantojn.
(2) Due li diras: "Angla jam estas la monda ponto-lingvo, tial se mi vetus la lingvon kiu anstatauigas ĉiujn aliajn, tiu lingvo estus la angla."
Plendo: Li certas ignoras multajn eblajn situaciojn."
(3) Trie, li diras: "Fakte, en la numtempa mondo, la nacioj la malplej lingve diversaj estas atingintaj la plej da prospero."
Plendo: Bangladeŝo, Burmo, Etopio, Laoso, Kambodio, Arabaj Landoj, multaj Latin-Americaj nacioj, Stanoj en Centra Azio... ĉiuj estas pli malpli lingve unuecaj. Kompare Svizujo, Belgujo, Kanado, Hispanujo (Eŭska, Katalana ktp) estas lingve diversaj kaj riĉaj.
=====
Se vi volas legi la artikolon, vi povas aboni al New Scientist. Se vi mankas monon aŭ ne povas/volas aboni pro iu alia kialo, provu samtavolan elŝutadon tie ĉi.