Al la enhavo

Donacoj al Lernu

de Chainy, 2012-decembro-16

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2012-decembro-16 14:22:12

Laŭ mi, estas bone, ke la Lernu-teamo iom ŝanĝis la sekcion por donacoj. Estas tre bona ideo aldoni komentojn de donacintoj. Kaj konkretaj informoj pri la kurso, super kiu oni nun laboras ankaŭ instigas donacemon. Mi eble preferus tute apartigi la Lernu-projekton de ESF kaj ties kampanjo, sed tio estas iom alia afero.

Tiu ĉi retpaĝaro nun havas 313 'alte aktivajn' uzantojn (vidu la statistikon). Kaj entute estas pli ol 7000 homoj, kiuj certagrade uzas Lernu nuntempe. Se ĉiu uzanto donacus nur 10 aŭ 20 dolarojn (EUR 7-15), tiam la Lernu-teamo facile povus atingi la celon de 5 mil eŭroj por la nova kurso. Mi donacis hodiaŭ USD 20 (= ĉirkaŭ EUR 15). Ne granda sumo, sed kune kun aliaj uzantoj, tio devas esti sufiĉa sumo.

Jes, eble multaj uzantoj estas tro junaj por donaci, sed mi certas, ke inter la nun aktivaj uzantoj estas sufiĉe multe da plenkreskuloj.

Ĝenerale, mi pensas, ke estus bona strategio, se la sekcio por donacoj ebligus al uzantoj aŭtomate donaci ioman sumon ĉiumonate. Multe da malgrandaj kaj regulaj donacoj povas esti same efikaj kiel la grandegaj donacoj de malgranda grupo de tre grandanimaj homoj.

erinja (Montri la profilon) 2012-decembro-16 19:38:19

Se oni donacas rekte al ESF per ilia paĝaro, eblas donaci laŭ aŭtomataj monataj sumoj.

Ni ricevas nian plenan financan subtenon de ESF (kaj de iom da donacoj) - tio estas la ligo inter lernu kaj la ESF-kampanjo. ESF-donacoj kiuj indikas lernu kiel celon sendiĝos al lernu; ni ricevas de ili multe pli da mono, ol la mono kiun ili ricevas indikita por lernu, do oni povus konsideri ke ajna donaco al ESF subtenas al lernu. De mona vidpunkto, lernu fine ricevas la saman sumon, ĉu oni donacas rekte al lernu, ĉu oni donacas al ESF.

Chainy (Montri la profilon) 2013-januaro-25 10:26:11

Ĝis nun dum tiu ĉi monato (Januaro 2013) uzantoj donacis al Lernu ĉirkaŭ USD 1430 (= EUR 1063) - tio estas laŭ mia rapida kalkulo, do povas esti, ke tiu sumo ne estas tute ekzakta.

Sed ĉiuokaze, tio ne estas malbona sumo, kaj en Decembro 2012 oni ŝajne donacis ankoraŭ pli da mono.

Estus bone, se la paĝo Donacintoj montrus la sumojn por ĉiu monato, por ke oni povu facile sekvi la progreson...

erinja (Montri la profilon) 2013-januaro-25 12:06:38

Mono venas al pluraj kontoj, kaj nomoj ne aŭtomate montriĝas en la listo de donacintoj - ni devas fari tion permane. Ni nun enmetas nomojn por la donacoj de decembro kaj januaro.

Unue - ne ĉiu donacinto volas ke la nomo aperu en listo. Due - la mono kiu venas ekzemple al nia bankokonto ne estas nur por donacoj, sed ankaŭ por aliĝkotizoj, do ni ne povas aŭtomate aldoni ĉiujn nomojn de mon-sendintoj al la listo de donacintoj, ĉar kelkaj pagas ekzemple por ĉeesti SES. Fojfoje donacintoj ne indikas en la transsendo, ĉu la mono estas kotizo aŭ donaco, do necesas diskuti inter kelkaj personoj, por ekscii ĉu tiu persono estas donacinto aŭ ne.

Iuj donacantoj donacas rekte al ESF. Tiuj nomoj montriĝas en aliaj paĝoj. Resume - estas pluraj paĝoj kun nomoj (ĉe lernu, ĉe ESF, kaj ĉe la kampanjo-paĝo), kaj ne ĉiuj paĝoj havas la samajn nomojn, sed ĉiuj donacantoj vidas sian nomon pli malpli ĉe la paĝo ĉe iu ili donacis. Do ne estas facile sekvi la progreson, sed fine de januaro, ni publike anoncos la ĝis-tiam-kolektitan sumon.

Chainy (Montri la profilon) 2013-januaro-25 12:46:03

Se oni alklakas "Fari donacon" sur tiu ĉi paĝo (per PayPal), la nomo kaj donaco-kvanto aperas tuj (kaj aŭtomate) sur la paĝo de donacintoj. Tiel estis, kiam mi uzis ĝin.

Sed, laŭ via priskribo, via sistemo por ricevi donacojn ŝajnas tute sennecese komplika!

erinja (Montri la profilon) 2013-januaro-25 21:42:29

Se ni devigus ke oni donacu per PayPal ĉe lernu, jes, estus tre simple.

Sed ne ĉiuj personoj volas uzi PayPal, aŭ povas. Estas multaj personoj kiuj preferas donaci per banka ĝiro, kaj ni akceptas tion, pere de banko-konto de E@I aŭ ESF. Ni ankaŭ akceptas donacojn per UEA-konto kaj per ĉeko.

Ni preferas havi sistemon per kiu ni povas akcepti monon per multaj rimedoj. Se ni devigus uzon de Paypal, ni devus rezigni pri multaj donacoj. Ni preferas havi iom pli komplikan sistemon, kaj povi akcepti donacojn de pli da uzantoj.

Reen al la supro