Vai all’indice

Eŭska lingvo kaj ĝiaj kantoj

di swalf, 05 gennaio 2013

Messaggi: 5

Lingua: Esperanto

swalf (Mostra il profilo) 05 gennaio 2013 13:32:24

Ĉu estas forumano kiu konas la eŭskan? Mi estas interesita pri tia kurioza lingvo, tute aparta el aliaj Eŭropaj lingvoj.
Mi aŭdis kelkajn kantojn eŭskekantitajn sed mi ne trovis testojn kaj ĉefe testojn tradukitajn.
Ĉu vi bonvole povas helpi min?
Dankon!

Baliurel (Mostra il profilo) 17 febbraio 2013 16:40:29

Saluton:

Eŭska lingvo ne nur estas aparta el aliaj eŭropeaj lingvoj, sed el ĉiu lingvo. Same el la japana.

Miru ĉi tiun mapo el lingvo-familiojn el la mondo:
http://www.proel.org/index.php?pagina=mundo/mundo
21=aislada
'aislada' signifas 'izolita'

Amuza estas ke ambaŭ lingvoj havas tre tre similajn sonojn.

Fakte, estas alia amuzaĵo: se vi skribas en Google-tradukilo ion en japana,
sed per literoj (ne per 'kaji' kaj ne per 'kana' ) ,
kaj tiam vi ne elektas lingvon, sed uzas 'detektu lingvon',
tiam, ĉu vi divenas kion lingvo tradukilo kredas ke estas tiu japanaĵo vi skribis?
Jes, ne japana, sed eŭskan.
Kompreneble ne eblas traduki ĝin!, sed ĝi kredas ke japana estas eŭska.

Krome estas iujn vortojn ke iom similas:

birdo=
tori (japana lingve)
txori /ĉori/ (eŭska lingve)

Pri la alia...
Eble ton helpos dum viaj serĉoj pri traduko: kiam vi trovus kanton en eŭkanlingvon, skribu en serĉilo kiel Google ĝian titolon kaj poste 'canción traducida' aŭ 'letra traducida' aŭ 'letra en español'. Tiel vi vidos la kanto hispanlingve, kaj plifacile trovos la tradukon.

swalf:Ĉu estas forumano kiu konas la eŭskan? Mi estas interesita pri tia kurioza lingvo, tute aparta el aliaj Eŭropaj lingvoj.
Mi aŭdis kelkajn kantojn eŭskekantitajn sed mi ne trovis testojn kaj ĉefe testojn tradukitajn.
Ĉu vi bonvole povas helpi min?
Dankon!

Baliurel (Mostra il profilo) 17 febbraio 2013 16:42:34

Mi esperas ke vi ŝatus tiun kanton.

Vi eblas aŭskulti ĝin tie ĉi: http://www.youtube.com/watch?v=c8bc3kQF040

'Lau teilatu' (Kvar tegmentoj)
de 'Itoiz'
http://es.wikipedia.org/wiki/Itoiz_(banda)

Hemen gaude (Ni estas ĉi tie)
ta poztutzen naiz ( kaj mi ĝojigas)[kaj= eta=>ta]
ta ziur zure aita ere bai; (kaj certe via patro ankaŭ)
ta zer ondo... zelan dijua (kaj kiom bone... kaj kiel estas..
zure bufanda txuria. (..via kol'tuko blanka.)

Lau teilatu gainian (Sur kvar tegmentoj)
ilargia erdian eta zu (la luno meze, kaj vi..)
goruntz begira, (..supren rigardante)
zure keia eskuetan (via fumo en la manoj)
putzara batekin... putz! (per blovo...blovo)
Neregana etorriko da (ĝis mi alvenos)
ta berriz izango gara (kaj alifoje ni estos)
zoriontsu (feliĉaj)
edozein herriko jaixetan. (en la festo el ajna vilaĝo.)

Goxo goxo (Dolĉe)
kanta egin nazu (kantu al mi)
Benitoren Maria Solt. (María Solt de Benito)
Negarrik ez, (Sen plori,)
txuri zaude ta malkoak (vi estas pala kaj la larmoj)
zure kolorea kentzen dute. (vian koloron forigas.)

Lau teilatu gainian...

Felix, Felix bihar (Feliĉa feliĉaj morgaŭ)
berriz egongo gara (ni re-estos)
txanpain apur batekin; (kun iomete da ĉampano'trinkaĵo)
diru gabe baina (sen mono sed)
izarrak gurekin daude, (esteloj estos kun ni)
piano baten soinuaz. (kun sono el piano.)

Lau teilatu gainian...

swalf (Mostra il profilo) 17 febbraio 2013 19:09:30

Vere dankon pro viaj informoj kaj via traduko. Mi estas aŭskultonta kelkajn iliajn kantojn.

N-true (Mostra il profilo) 09 marzo 2013 12:38:09

Kaixo!

Mi partoprenas eŭskan kurson en mia universitato nun kaj ni tie lernas la bazon de la lingvo mem. Estas ege interesa kaj sufiĉe komplika lingvo. Kaj mi ne povas sufiĉe substreki, kiel damne malsimile ĝia gramatiko estas al iu ajn lingvo de Eŭropo. Vere, ĝi povus estis lingvo de Marso.
Fakte, la plej simila gramatiko, kiun mi konas ĝis nun en alia lingvo, estas en la sumera lingvo. La gramatikaj sistemoj de la eŭska kaj la sumera iomete similas. Sed tio certe ne estas pro iu parenceco.

Tamen do, ege interesa lingvo. Se vi havas demandojn pri ĝi, eble mi povos helpi (sed mi ankaŭ nur estas komencanto)...

Amike,
- André

Torna all’inizio