Al la enhavo

Mi serĉas korespondantojn

de MoutOp, 2013-januaro-17

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

MoutOp (Montri la profilon) 2013-januaro-17 20:19:06

Saluton al ĉiuj !

Mia nomo estas Emanuelo (Emmanuel), mi jaraĝas 23 kaj mi estas studento en la Universitato de Strasburgo. Mi serĉas esperantisto(j)n por korespondi esperante kaj letere (ne rete, mi tre ŝatas sendi leterojn!). Mi ŝatas ekkoni aliajn kulturojn, vivmanierojn, religiojn, ... Tial mi volas korespondi (kaj ĉar mi volas plibonigi mian esperanton). Mi ŝatas ankaŭ legi, studi (historion, filozofion, religiajn studadojn, ...), aŭskulti muzikon (ĉefe ŝtonrokan), ... Mi esperantiĝis en julio 2012, kun Lernu!.

Kontaktu min se vi estas interesata!
Ĝis la skribo!

Marcos86 (Montri la profilon) 2013-januaro-23 23:35:41

Saluton, Emanuelo!
Ankaŭ mi ŝatas la perleteran korespondadon, kvankam ĝi estas nuntempe neuzata. Mi nostalgie memoras kiam mi estis 15-jara kaj havis korespondamikojn, kiujn mi estis koninta pere de SMS-mesaĝa babilejo ĥeĥeĥe
Mi memoras la ĝojon, kiun mi sentadis kiam mi recevadis novan leteron sed nun... ne estas la samo... de tempo al tempo mi eĉ ignoras la Fejsbukajn mesaĝojn ĥaĥa. Tamen kelkfoje mi ricevas leterojn de e-istoj, kiuj ie rete trovis mian hejmadreson sed mi bedaŭrinde ne ricevas unu el tiaj delonge.
Se vi serĉas korespondanton kaj ne gravas al vi, ke ni estas landnajbaroj, voici un candidat.
Ĝis!

Reen al la supro