Al la enhavo

Tributo al la dediĉita Esperantisto

de jsorryman, 2013-januaro-20

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

jsorryman (Montri la profilon) 2013-januaro-20 16:58:49

Mi hodiaŭ skribas por informi ĉiujn pri homo nomata Karl Gustafson, ankaŭ konata kiel KaGu en la Esperantista komunumo. Li estis svedlandulo. Li ankaŭ estis mia guvernisto kiam mi komencis lerni Esperanton, antaŭe tri jaroj. Li estis afabla, atentema kaj pacienca guvernisto. Post mia unua kurso en baza Esperanto, mi ne konversintas kun li. Mi ne sciis, ke KaGu verkis multajn da artikolojn en Esperanto pri multaj diversaj aferojoj. Li ankaŭ ofte tradukis artikolojn de aliaj lingvoj al Esperanto. Mi vidis liajn artikolojn, kaj eĉ havis lin kiel amiko ĉe Facebook, sed mi ne sciis, ke li estis la sama viro, kiu helpis min lerni antaŭe. Kiam mi freŝe realigis, ke "Karl Gustafson" estis "KaGŭ," mi decidis sendi mesaĝon al vi, por danki lin, kaj montri al li mian progreson. Sed, Kiam mi iris al lian Facebook paĝon, mi vidis malĝajan anoncon. Li forpasis la 15a de Januaro. KaGu, mi neniam dankis vin. Mi bedaŭras. Dankon al vi, KaGu. kaGu skribis tro multe por sinsekvigi ĉi tie, sed serĉo de "KaGŭ" montrus multajn de artikolojn de li. Esperanto vere perdintas grandan amikon.

(Mi bedaŭras, sed estas erarojn en mia skribado. Mi ankoraŭ lernis.)

Reen al la supro