Al la enhavo

Librorekomendoj de Lernu!

de Oijos, 2013-januaro-26

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2013-januaro-26 10:39:28

Ili estas malbezonataj, ĉar oni ne povas aĉeti la librojn el iu ajn (ret)loko! Estas (nur) du legkonsiloj al fluparolantoj, sed ambaŭ estas elĉerpitaj en aĉetejoj!

Ĉu ne ekzistas bonaj romanoj Esperantaj, kiuj ne estas tute venditaj?

Ŝajnas, ke plejparto de la libroj eldonita en Esperanto estas tre enuigaj aŭ iel temas pri Esperanto mem!

Ĉu oni havas statistikaĵojn pri librojn eldonita en Esperanto laŭ la jaroj? Ŝajnas, ke literaturo en Esperanto mortis.

pimskrabo (Montri la profilon) 2013-januaro-26 11:47:45

Oijos:Ĉu ne ekzistas bonaj romanoj Esperantaj, kiuj ne estas tute venditaj?(...) Ŝajnas, ke literaturo en Esperanto mortis.
Jes ekzistas, E-literaturo ne mortis, male diverse floras tra la tuta movado (eĉ se ne ĉiam tre videble).
Jen ekzemplo (kie la verkoj estas plejparte ankoraŭ akireblaj):
http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/
PAVito (=Plej Amike, Vito)

Helenka (Montri la profilon) 2013-februaro-17 17:46:30

Ekzistas pluraj aktivaj E-eldonejoj. Ekz. la nia:
http://www.impeto.trovu.com/

Pri la eldonagado en 2012 en Esperantujo legu la artikolon de A. Korĵenkov:
http://sezonoj.ru/2013/02/libroj2012/

Leporino (Montri la profilon) 2013-februaro-23 13:01:28

Reen al la supro