Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
HaleBopp (Montri la profilon) 2013-januaro-29 22:24:08
Mi deziras havi viajn opiniojn pri dirmaniero, kiu ŝajnas stranga al mi.
Ĉe la paĝo 63 de "Murdo en la Orienta Ekspreso" oni legas:
"Eble la princino estos tiel afabla kiel disponi al ni kelkajn momentojn."
Kaj simile, kelkajn liniojn poste:
"Ĉu vi estos tiel afabla kiel mallonge diri al mi kion vi faris post la vespermanĝo hieraŭ?"
Mi komprenas "tiel afabla por diri", kaj mi konfesas ke tiu "kiel" aspektas malgracia al mi. Kion vi pensas pri tio?
Dankon!
Tempodivalse (Montri la profilon) 2013-januaro-29 22:31:07
oxymor (Montri la profilon) 2013-januaro-29 22:48:55
Sed, mi fakte ŝatas la stilo de la aŭtoro, kiu klarigas ke :
la afableco de la princino EGALUS la afableco disponi momentojn
la afableco de vi EGALUS la afableco diri kion vi faris?
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-januaro-29 22:57:38
nigra_rivereto (Montri la profilon) 2013-januaro-29 23:13:31
"Eble la princino estos tiel afabla disponi al ni kelkajn momentojn."
"Ĉu vi estos tiel afabla mallonge diri al mi kion vi faris post la vespermanĝo hieraŭ?"
Tjeri (Montri la profilon) 2013-januaro-30 07:43:37
sudanglo (Montri la profilon) 2013-januaro-30 11:45:26
Mi ne povis trovi trafon por tiel X-a kiel Y-i en la Tekstaro, sed kelkajn por tiel X-a Y-i
Kaj ili estas tiel amindaj permesi la publikon ... dum 5 horoj migradi en ĝiaj belaj salonoj
Ni iru en la balan salonon kaj ne plu malŝatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel bona amuzi fraŭlinon Stella dume...
Kiel, je la infero, mi povis esti tiel stulta kuregi tien ĉi?
Ĝenerale, komparante la Esperantan tradukon de 'Murdo en la orienta ekspreso' kaj kun la angla originalo kaj kun iu traduko en la francan, mi trovis mankojn en la Esperanta traduko. La franca traduko estis multe pli eleganta kaj klara.
Post-skribo: komparu Ŝi ne esti tiel forta por povi porti miajn valizojn sen peno kaj Ĉu vi estos tiel afabla porti miajn valizojn?
fstphane (Montri la profilon) 2013-januaro-30 12:33:56
http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/index....
HaleBopp (Montri la profilon) 2013-januaro-30 20:30:42