Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-11 20:39:14

Jen mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis. Plua dissendo kaj diskonigo
estas bonvena :

Nova peticio "destinita al la eŭropaj politikaj respondeculoj" aperis sur la multlingva retejo AVAAZ.

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !
Valoras subskribi ĝin kaj voki al subskribo el la tuta mondo.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Jen la teksto de la peticio :
Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la eŭropa konstruado...

Pli ol 3000 jam subskribis tiu peticion. Sed devus esti miloj, dekmiloj, centmiloj por ke la demando ricevu vastan atenton kaj konsideron.

Al tio li aldonis:
“Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj. Unue kelkaj landoj povas fari traktaton pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povos vasti tiun traktaton al aliaj landoj.“

PEM71 (Montri la profilon) 2013-februaro-11 21:15:49

cspinola:Jen mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis. Plua dissendo kaj diskonigo
estas bonvena :

Nova peticio "destinita al la eŭropaj politikaj respondeculoj" aperis sur la multlingva retejo AVAAZ. Jen traduko :

“Esperanto, langue officielle de l'Union européenne, maintenant !" Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !
Valoras subskribi ĝin kaj voki al subskribo el la tuta mondo.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Jen la teksto de la peticio :
Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton prefere al la angla, tio estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.

Hieraŭ ptm estis 44 subskriboj, ĉi matene estas nur 57. Tio estas absolute sensignifa nombro.
Devus esti miloj, dekmiloj, centmiloj, eĉ milionoj por ke la demando ricevu vastan atenton kaj konsideron.

Al tio mi aldonis,en Esperanto kaj en la franca,en du apartaj mesaĝoj,citaĵon de la Nobelpremiito Reinhard Selten en rilato kun la temo. Ĉu
tiu citaĵo ekzistas en aliaj lingvoj ? Tio ebligus al mi fari pliajn similajn afiŝetojn (Reago-anoj ne povos ricevi pro teknika netaŭgeco de
tiu listo). Jen ĝi :

“Facile lernebla planlingvo kiel Esperanto ebligas neŭtralan solvon de la lingvoproblemo. Duan fremdlingvon oni lernas multe pli facile
ol la unuan. La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian
fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj. Unue kelkaj landoj povas fari traktaton
pri lerneja instruado de Esperanto. Poste oni povos vasti
i tiun traktaton al aliaj landoj.“

Reinhard Selten, Nobelpremio pri Ekonomio 1994, en parolado en la Eŭropa Parlamento la 9-an de majo 2007. Reinhard Selten krome diris,
ke “La lingva baro estas grava malhelpo por komuna eŭropa identeco.“
Eŭropa Unio bezonas elekti unu lerneblan lingvon, kaj esperanto povas esti bona solvo. Nun temas ĉefe pri lingvoplanado kaj marketado.
Mi volonte subskris la peticion.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-februaro-11 22:52:50

La lingva baro estas grava malhelpo por komuna eŭropa identeco.
Kvankam lingvo gravas en la kreo de sento de indento (aparteno al iu grupo), tamen eĉ kun komuna lingvo, kunsento de sama idento ne estas garantiata.

Mi estas anglo - mi neniam sentos min usonano.

Kaj eĉ se Esperanto estus adoptita kiel 24-an lingvo de EU, mi ne neniam sentus min Kontinentano.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-12 16:01:27

sudanglo:
La lingva baro estas grava malhelpo por komuna eŭropa identeco.
Kvankam lingvo gravas en la kreo de sento de indento (aparteno al iu grupo), tamen eĉ kun komuna lingvo, kunsento de sama idento ne estas garantiata.

Mi estas anglo - mi neniam sentos min usonano.

Kaj eĉ se Esperanto estus adoptita kiel 24-an lingvo de EU, mi ne neniam sentus min Kontinentano.
Mi pensas ke esperanta-lingvo estas ĉefe por komuniko, pli ol por identeco. Mi komencis lerni esperanton nur antaŭ 4 monatoj, kaj nun mi jam povas legi, kaj skribi, kaj kompreni la parolado. Mi pensas ke esperanto estas la plej bona ideo por komuniki homoj el diversaj landoj kaj nacilingvoj. Ni povas fari ion por tiu ĉi ideo se Esperanto estus adoptita kiel nova oficiala lingvo de EU.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-12 17:07:42

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !
Laŭ mia scio esperanto ne estas nun oficiala lingvo de Eŭropa Unio. Eble vi volas diri: Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, tuj !
Tio dirite, mi ne subskribos.

Ĉiuj civitanoj devas kaj devos kompreni la oficialajn tekstojn ĉu naciajn ĉu eŭropajn en en sia(j) nacia(j) lingvo(j).

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-13 23:33:01

Mardo matene estis nur 150 subskriboj, merkredo vespere oni atingis 1100. Tio estas sensignifa nombro. Se vi kunlaborus kaj diskonigus, ni atingos 10000. Ni devus esti dekmiloj, centmiloj, por ke la demando ricevu vastan atenton kaj konsideron. Bv dissendu kaj diskonigu tion peton.
Saluton

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-14 16:20:34

Hieraŭ vespere oni atingis 1000 subskriboj, ci vespere estas pli ol 1400. Tio estas sensignifa nombro. Se vi kunlaborus kaj diskonigus, ni atingos 10000. Ni devus esti dekmiloj, centmiloj, por ke la demando ricevu vastan atenton kaj konsideron. Bv dissendu kaj diskonigu tiu novaĝo.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_....

Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj. http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto

efilzeo (Montri la profilon) 2013-februaro-14 17:01:19

Farita.

WrzodX (Montri la profilon) 2013-februaro-19 09:24:58

Ni havas preskaŭ 2300 subskriboj, sed homoj subskribas malpli kaj malpli ofte. Ni devas fari ion se ni deziras la sukceson de ĉi tio peticio.

(Mi bedaŭras pro eblaj eraroj, ĝi estas mia unua mesaĝo en tiu forumo ridulo.gif)

Smarties (Montri la profilon) 2013-februaro-19 18:51:25

Tjeri:
Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !
Laŭ mia scio esperanto ne estas nun oficiala lingvo de Eŭropa Unio. Eble vi volas diri: Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, tuj !/quote]
Kial tiu respondo estas ignorita ? Tuj ne estas ĝuste ?

--
Ĉu vi povas malkonfuzi min pri la celo de tiu. Estas fari ke Esperanto iĝus lingvon de la Europan parlamenton aŭ estas ke Esperanto iĝus dua lingvo pour ĉiu civilano de Europo ?

(Mi estas ankoraŭ lernanto do bonvulu rimarkiĝi min se mi skribis erare. ^^)

Reen al la supro