Al la enhavo

Ĉu iu havas E tradukon de "Let there be peace on Earth"

de robbkvasnak, 2013-februaro-24

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-februaro-24 07:29:48

mi legis ke en majo ĉi-jare centjaros la skribado de Zamenhof pri homanarismo. por tiu datreveno, mi ŝatus havi ĉi-tie en Florido ceremonion por marki la cent jarojn kaj samtempe mi ŝatus promocii kaj privarbi la zamenhofajn ideojn. Mi kredas ke la himno "let the be peace on earth" estus bonega ĉefkanto por la ceremonio. Mi serĉas aliajn entuzismulojn aparte el aliaj kulturoj kaj religioj (mi estas german-usonano kaj mia religio estas la budhanismo ĝis nun sed mi ŝatus migri al homanarismo).
Nia majstro Zamenhof timis antaŭenmeti la ideon de homanarismo ĉar li ne volis fortigi la kontraŭstaristojn en siaj argumentoj kontraŭ nia lingvo. Oni vidis ke la praideo venis por la religio de judo rabeno Hillel kaj la internacia lingvo de judo Zamenhof. Tiam granda ondo de kontraŭjudismo trablovis Eŭropon. Tiu aĉa vento nun ne plu tiom fortas kaj nunaj homoj povas kompreni ke tiuj ideoj de du judoj estas universalaj homaj aspiroj.
Mi kredis ke 100 jarojn post la zamenhofa verkaĵo ni povos ekpreni liajn ideojn kaj finfine konstrui tiun templon de hojmanariso - se nur virtuale.
Mi volonte gvidis vin al la ĉefaj paĝoj pri la Homanarismo. Robb

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-24 13:45:39

Jen bela kaj granda ideo, sed mi iom miras, kaj min demandas, pro kio vi volas migri el Budaismo al Homaranismo.
Ĉu Budaismo ne enhavas jam ĉiujn tiujn ideojn? Des pli tiuj ideoj, miasence, ne apartenas al ia religio, sed al ĉiu (el) inter ni.
Kial do, elpensi alian religion?

thyrolf (Montri la profilon) 2016-aprilo-01 13:32:30

robbkvasnak: Mi legis ke en majo ĉi-jare centjaros la skribado de Zamenhof pri homanarismo. por tiu datreveno, mi ŝatus havi ĉi-tie en Florido ceremonion por marki la cent jarojn kaj samtempe mi ŝatus promocii kaj privarbi la zamenhofajn ideojn. Mi kredas ke la himno "let the be peace on earth" estus bonega ĉefkanto por la ceremonio. Mi serĉas aliajn entuzismulojn aparte el aliaj kulturoj kaj religioj (mi estas german-usonano kaj mia religio estas la budhanismo ĝis nun sed mi ŝatus migri al homanarismo).
Nia majstro Zamenhof timis antaŭenmeti la ideon de homanarismo ĉar li ne volis fortigi la kontraŭstaristojn en siaj argumentoj kontraŭ nia lingvo. Oni vidis ke la praideo venis por la religio de judo rabeno Hillel kaj la internacia lingvo de judo Zamenhof. Tiam granda ondo de kontraŭjudismo trablovis Eŭropon. Tiu aĉa vento nun ne plu tiom fortas kaj nunaj homoj povas kompreni ke tiuj ideoj de du judoj estas universalaj homaj aspiroj.
Mi kredis ke 100 jarojn post la zamenhofa verkaĵo ni povos ekpreni liajn ideojn kaj finfine konstrui tiun templon de hojmanariso - se nur virtuale.
Mi volonte gvidis vin al la ĉefaj paĝoj pri la Homanarismo. Robb
Ekzistas multaj provoj rilate homaranismo. La provoj laŭ mia opinio fiaskis ofte, ĉar ili ne enhavis ideojn pri KONKRETAJ agoj kaj metodoj. Homaranismo ja ne ekzistas el tio, ke oni diras, ke ĝin trovas subteninda, "aliĝas", kaj kontente ridetas en la mondon.

Do, kiujn konkretajn AGOJN homaranistoj povus fari? Ekzemploj por priopinii:

- interŝanĝi kaj resumi (!) ideojn cele al profundigi sin en kaj enanimigi la principojn de la homaranismo kaj trovi vojojn realigi ilin en la propra vivo.
- rigardu, ĉu jam ekzistas aliaj esencaj projektoj pri homaranismo aŭ similaj propranaciaj
- trovi kelkajn kernajn temojn (kiel tiu de konfliktsolvado de Welger, v. s.) kaj agadi sub ili
- partopreni en homaranismajn ceremoniojn - eble eĉ interretajn - por edifi la animojn
- kreskigi kaj profundigi komunon
- konsoli sin reciproke, helpi sin reciproke
- trovi helpajn projektojn, ekzemple interkulturajn, kiujn oni povas subteni
- interŝanĝu la konojn kaj spertojn pri projektoj, en kiu oni ekzemple propranacie laboras
- konigi la strebojn al aliaj homoj
- fiksi skribi agadojn, rezultojn, raportojn

Ĉu trafaj, ĉu sencaj, ĉu kompletigendaj?

------------------------------

Unu el la plej ampleksaj ĝisnunaj projektoj estas tio de Helmut Welger (info-servo, Marburg, Germanio), kiu bedaŭrinde jam mortis pro malsano. Lia longjara laboro estas parte konservita sub tiu adreso:

http://web.archive.org/web/20080907140403/http://w...

Lia prioritata temo estas tiu de konflikt-solvado.

Multajn kontribuojn interretajn oni povas legi, se oni serĉas en Yahoo-Groups tiel:

https://groups.yahoo.com/neo/groups/homaranismo/se...

thyrolf (Montri la profilon) 2016-aprilo-01 13:53:41

Por daûrigi mi indikas al la nova fadeno: Homaranismo ... denove ...

Reen al la supro