ไปยังสารบัญ

Esperanta ortografikontrolilo

จาก Ganove, 28 กุมภาพันธ์ 2013

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

Ganove (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 10:27:00

Se mi skribas Esperante aŭ en ia alia lingvo, mi - kaj mi pensas, ke mi ne estas sola - kelkfoje havas tendencon forgesi or miksi literojn, precipe se mi skribas longajn tekstojn.

Mi ŝatus scii, ĉu ekzistas programaron, kio povas trovi tiajn erarojn en Esperanto?

Dankon por via helpon!

Fenris_kcf (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 11:40:01

Ŝajnas al mi, ke vi serĉas ortografi-kontrolon kun subteno por Esperanto. Tiaj ekzistas grandnombre.

[Redaktaĵo] Kion programon vi uzas por tajpi tekstojn?

Urho (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 12:09:32

Ekzistas ekzemple Lingvohelpilo por Esperanto.

hebda999 (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 13:13:50

Ganove:...Mi ŝatus scii, ĉu ekzistas programaron, kio povas trovi tiajn erarojn en Esperanto?

Dankon por via helpon!
Firefox + elŝutebla esperanta vortaro

kaj

Korektilo

Ganove (แสดงโปรไฟล์) 28 กุมภาพันธ์ 2013, 20:28:34

Fenris_kcf:[Redaktaĵo] Kion programon vi uzas por tajpi tekstojn?
Ĉar mi havis kelkajn malbonajn spertojn kun retpaĝoj kaj ties formularoj, mi ŝanĝis al 'Notepad++'.
Ĝis nun mi ĝin uzis kun makroo por konverti la x-metodon, sed hodiaŭ mi memoris, ke aliaj tekstoprogramoj havas ilojn por kontroli kaj korekti erarojn, do, mi pensis, ke tiojn ilojn ankaŭ devus ekzisti por Esperanto.

hebda999:
Ganove:...Mi ŝatus scii, ĉu ekzistas programaron, kio povas trovi tiajn erarojn en Esperanto?

Dankon por via helpon!
Firefox + elŝutebla esperanta vortaro

kaj

Korektilo
Mi ĝin provis kaj ĝi trovas kelkajn erarojn.

Urho:Ekzistas ekzemple Lingvohelpilo por Esperanto.
Mi ĝin provis kaj ĝi funkcias tre bone, ĝi eĉ trovas gramatikajn erarojn.

Dankon por viaj ekzemploj!

Dominique (แสดงโปรไฟล์) 9 มีนาคม 2013, 20:33:11

Ganove:Mi ŝatus scii, ĉu ekzistas programaron, kio povas trovi tiajn erarojn en Esperanto?
Vi povas ankaŭ provi tiun:

http://www.languagetool.org/eo/

กลับไปด้านบน