Al la enhavo

Eraraj tradukoj de "bitoko" kaj "bajto"

de Francestral, 2013-marto-08

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-marto-08 22:01:31

Bonan vesperon.

ReVo tradukas la Esperantan vorto "bitoko":
-iafoje kiel "octet" (ekzemple en la francan),
-iafoje kiel "byte" (ekzemple en la anglan).

ReVo tradukas la Esperantan vorto "bajto":
-iafoje kiel "octet" (ekzemple en la francan),
-iafoje kiel "byte" (ekzemple en la anglan).

Ili estas eraroj.

Reale, la vortoj "octet" kay "byte" ekzistas kaj en la angla kaj en la franca. Plie, estas diferenco inter "octet" kaj "byte":
-"octet" estas 8 bitoj.
-"byte" estas la plej malgranda memora grando inter du adresoj.

Ofte, la plej malgranda memora grando inter du adresoj egalas 8 bitojn. Sed ĝi ne estas ĉiam vera aŭ deviga. Ekzemple, en la programlingvo C, unu "byte" povas esti pli ol 8 bitoj.

Mi supozas ke la diferenco inter "octet" kay "byte" ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj.

La sama diferenco ekzistas en Esperanto. Laŭ PIV:

bajto =
1 Grupo de bitoj, kiun komputilo traktas kiel unuon, aŭ kiu reprezentas unu signon: okbita bajto.
2 Unuo, plej ofte egala al 8 bitoj, uzata por mezuri la grandon de memorilo aŭ de komputila dosiero; simb.: B.

bitoko = Grupo de ok bitoj, ofte uzata kiel unuo en telekomunikado.

Kiel paroli pri la tradukoj de "bitoko" kaj de "bajto" kun la skipo de ReVo?

Tjeri (Montri la profilon) 2013-marto-09 06:48:11

Vi certe pravas.
Sed tio estas diskuto por fakuloj, kiu ne koncernas komunan parolanton de lingvo, des malpli lernanton de lingvo.
Ankaŭ mia dika Robert & Collins tradukas byte al octet kaj reciproke.

Tio dirite, ne estas tre malfacile trovi la retadreson de la redatkantaro de ReVo, post du alklakoj (nur du!) mi trovis:
administranto de Reta Vortaro: Wolfram Diestel, wolfram(a)steloj.de
retpoŝta rondo de redaktantoj: revuloj(a)yahoogroups.com

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-09 09:33:28

Mi proponas ekzekuti la redaktorojn de tiuj ĉi vortaroj. Tio definitive solvos la problemon.

Reen al la supro