Al la enhavo

pubsubhubbub?

de mihxil, 2013-marto-18

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2013-marto-18 21:50:57

Pro la anonco ke google-reader malaperos mi nun provas uzi netvibes por kontroli la forumojn. Ŝajnas al mi ke ĝisdatiĝoj tie alvenas kun sufiĉe granda prokrasto. Mi supozas ke ne estus tiel se la RSS-fluoj subtenus pubsubhubbub-on. Ĉu ekzistas plano tion subteni?

Chainy (Montri la profilon) 2013-aprilo-28 19:09:20

Ankaŭ mi nun provas uzi Netvibes, kaj mi ankaŭ rimarkis, ke la RSS-fluoj de Lernu ne tuj ĝisdatiĝas, sed eble Netvibes mem kulpas pri tio? Mi ankaŭ eksperimentas kun la Firefox-aldonaĵo Newsfox, kaj la RSS-fluoj de Lernu tuj ĝisdatiĝas en tiu legilo.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-29 18:48:30

Chainy:Ankaŭ mi nun provas uzi Netvibes, kaj mi ankaŭ rimarkis, ke la RSS-fluoj de Lernu ne tuj ĝisdatiĝas, sed eble Netvibes mem kulpas pri tio? Mi ankaŭ eksperimentas kun la Firefox-aldonaĵo Newsfox, kaj la RSS-fluoj de Lernu tuj ĝisdatiĝas en tiu legilo.
Mi supozas ke servilo kia Netvibes simple forte kaŝmemoras ĉion. Por klienta programo, kiel krozila programo, tio ne necesas, kaj ĝi simple povas tre ofte sondi la fonton (kliento kutime havas sufiĉon da kalkulpovo kaj kapacito) . Tio ja pli ŝarĝas la servilon, sed tio ne estas problemo de la kliento.

Por la servilo ankoraŭ pussubhubbub prefereblus, ĉar estus malpli kosta ol daŭre esti sondata.

Reen al la supro