Al la enhavo

Lerni aliajn alfabetojn

de Smarties, 2013-aprilo-08

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Smarties (Montri la profilon) 2013-aprilo-08 18:12:52

Saluton !

Mi ĝuetas (mi ete ĝuas) ĝui kun la lingvojn.
Do, por distri min, mi volus lerni aliajn alfabetojn.

Tamen mi ne scias kiel fari por tiu, ĉar lerni unu alfabeton estas lerni kiel legi ĝin kaj ankaŭ lerni kiel skribi ĝin kaj mi ne sukcesis trafi rete tia lernilon.

Do, krome mi eble havos respondojn de naciaj skribantoj, mi demandas ĉi tie :
Ĉu vi povas lerni min (aŭ irigi min al retlernejon) aliajn alfabetojn ?

Krome, jen la alfabetojn kiujn mi volus lerni :
- La korean alfabeton
- La cirilan alfabeton
- La araban alfabeton
- La grekan alfabeton

Krome, samtempe mi demandos vin : Laŭ vi, ĉu oni povas skribi iu ajn alfabeton eĉ se oni ne povas elparoli la sonon de iu letero ?

troyshadow (Montri la profilon) 2013-aprilo-14 18:11:37

la cirila rusa alfabeto kun esperanta legado
А-a
Б-b
В-v
Г-g
Д-d
Е-je aux 'e
Ё-jo aux 'o
Ж-jx
З-z
И-i
Й-j
К-k
Л-l
М-m
Н-n
О-o
П-p
Р-r
С-s
Т-t
У-u
Ф-f
Х-hx
Ц-c
Ч-cx
Ш-sx
Щ-sx'
Ъ-signo malmola
Ы-tre profunda i
Ь-signo mola
Э-e
Ю-ju aux 'u
Я-ja aux 'a

troyshadow (Montri la profilon) 2013-aprilo-14 18:32:50

Ruloj de legado:
vi vidas ke iom literoj havas du varioj de legado.la unua estas uzata kiam е,ё,ю,я staras en komenco de vorto aux post alia vokalo aux post ъ kaj ь.en la dua vario ili signifas la samajn sonojn sen j kaj ke antauxa konsonanto estas mola.
preskaux cxiuj konsonantoj en la rusa povas esti molaj aux malmolaj krom ж,ц,ш kiuj estas cxiam malmolaj kaj ч,щ,й kiuj cxiam molaj.se la mola konsonanto staras en la fino de vorto post gxi oni skribas ь.
aldone preskaux cxiujn oni legas lauxskribe.

Smarties (Montri la profilon) 2013-aprilo-14 20:42:12

Saluton !
Dankon pro via respondo, bedaŭrinde mi ne havas multe da tempo do mo faras rapide :

Ĉu vi povas klarigi "signo mola" ? Mi ne komprenis.
Krome via laboro ne lernas min kiel skribi la rusan alfabeton, morgaŭ mi havos tempon (aŭ la tago poste) da fari lernilon kiel mi pensas ke ia lernilo devus esti, bonvolu atendi ĝis tiu tago por la klarigo de mia parolo.

Ĝis !

troyshadow (Montri la profilon) 2013-aprilo-15 18:31:42

mi atendosridulo.gif))
konsonanto mola signifas ke elparolante la konsonanto oni devas antauxigi sian langon,do,ekzemple,"t" sonas preskaux kiel "c",kaj "n" sonas simile al franca "gn","l"rusa sonas kutime kiel "l" angla sed "l" mola sonas kiel "l" franca.do,la signo mola "ь" signifas ke la konsonanto estas mola sen vokalo post gxi.

pablo4856 (Montri la profilon) 2013-aprilo-15 23:37:07

Saluton!
Iu alfabeto kiun vi povas lerni (kaj mi jam lernis) estas ĉi tiu: http://esperanto.us/sxava_alfabeto/
Kaj jes, mi pensas ke oni kompreneble povas skribi eĉ se oni ne povas elparoli la sonon de iun ajn literon kiun oni skribas.

Smarties (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 22:09:58

Saluton !
Dankon al l' respondantoj !
troyshadow:mi atendosridulo.gif))
konsonanto mola signifas ke elparolante la konsonanto oni devas antauxigi sian langon,do,ekzemple,"t" sonas preskaux kiel "c",kaj "n" sonas simile al franca "gn","l"rusa sonas kutime kiel "l" angla sed "l" mola sonas kiel "l" franca.do,la signo mola "ь" signifas ke la konsonanto estas mola sen vokalo post gxi.
Fakte, mi estas okupata pro la laboro kaj la aliaj ŝatokupoj ; ankaŭ mi havas jam verkprovon tamen tiu ne estas bona (ĉefe ĉar ne plaĉas al mi), do mi devas refari ĝin komputile.
Do fine, mia laboro venos inter dimanĉo kaj mardo. Pardonu ^^

Mi denove ne komprenas.
Tamen mi trafis la respondon al mia demando : Oni povas skribi la leterojn kiu oni ne povas elparoli, sed oni ne farus tiu (nature) ĉar oni ne povas imagi ĝin. ^^
Alie, nun la franca elparolas la "gn" sen malsami inter la franca "gn" kaj la esperanta "nj" kaj mi ekas scii (vi eklernis min) ke la franca "l" ne se elparolas kiel la angla "l" : tial via espliko ne klarigis min. ^^" Bonvolu pardoni min de ne esti facilkomprenema ulo pri la fremdaj sonoj. ^^
pablo4856:Saluton!
Iu alfabeto kiun vi povas lerni (kaj mi jam lernis) estas ĉi tiu: http://esperanto.us/sxava_alfabeto/
Kaj jes, mi pensas ke oni kompreneble povas skribi eĉ se oni ne povas elparoli la sonon de iun ajn literon kiun oni skribas.
Belaĵo ! Dankegon !

agarrido18 (Montri la profilon) 2013-aprilo-18 06:54:46

Ĉu vi jam lernis la Japanan skribsistemon?

Al mi, tiu skribsistemo estas tre interesa, specife Hiragana (la indiĝena skribsistemo, uzado por praloĝantoj vortoj ktp., kaj Katakana (uzado por fremdajn vortojn)

Mia instruistino sufloris nin, skribi japanajn vortojn per hiragana. Feliĉe, mi estis tre interesita al tiu, do mi ellernis ĝin dum ĉirkaŭ 1-2 semajnoj. Mi ellernis ankaŭ Katakanan, kvankam la instruistino ne instruis tiun al ni. Ŝi devas instrui tiun venontjare, parenteze.

Mi amas mian kapablon legi, skribi kaj traduki vortojn kaj frazojn en tiujn skribsistemojn rapide. ridulo.gif
Mi povas traduki ankaŭ nomojn de mi kaj miaj amikoj.
---

Piednoto: Mi nune estas tre interesita je lernado korean skribsistemon.
Se iu havas ajnajn retpaĝojn por la kursoj de korea, bonvolu poŝti tiujn ĉi tie, aŭ skribu al mi. Dankon!

troyshadow (Montri la profilon) 2013-aprilo-18 17:57:40

eble tio helpos al vi:histore la mola signo 'ь' estis super-mallonga 'i',sed nun gxi influas nur al elparolo de konsonanto aux tute ne,se en la moderna rusa ne ekzistas mola vario de la sono-tiaokaze la molan signon oni ne legas(vi kiel franculo versxajne povas kompreni kiel esti nelegeblaj literoj)do,se al vi malfacilas elparoli molajn konsonantojn vi povas ignori ilin-Rusio estas multnacia lando kaj alialingvanaj civitanoj de Rusio ankaux eraras je elparolo de molaj konsonantoj plej ofte,kio ne tre malkomrenigas ilia parolado. amike

brw1 (Montri la profilon) 2013-aprilo-18 20:38:59

http://fr.wikipedia.org/wiki/Alphabet_grec

por lerni la grekan alphabeton.

Reen al la supro