Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Demian (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 09:14:38
Mi eksciis pri Esperanto antaŭ kvar aŭ kvin jaroj per libro La Alkemiisto. Post lerni iomete da lingvo mi jam parolis al geamikoj el Rusujo, Ĉinujo, Usono, Japanujo, Nederlando, Brazilo, Kongo, Pakistano, Irano kaj multaj aliaj lokoj. Preskaŭ ĉiam ni parolis pri ĉiutagaj aferoj. La nivelo de Esperanto, kiun oni bezonas por fari tian komunikadon, ne estas alta. Pro tio, kaj aliaj kialoj, kiel facile konsulteblaj vortaroj, mi hipotezas ke interreto eble faras, ke multaj E-istoj restu je baza nivelo.
Antaŭ interreta epoke, kiam oni komunikadis per leteroj, la nivelo por skribi longan leteron (alia hipotezo) estis pli alta ol por skribi nuntempe Twitter-mesaĝon aŭ Tujmesaĝilo-mesaĝon.
Mi eble eraras per pensi tiel ĉi. Mi ŝatus scii viajn opiniojn. Ĉu vi ankaŭ iam sentis same? Aŭ kiel, laŭ vi, interreto ŝanĝas konon de Esperanto inter E-istoj?
kefga_x (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 17:40:28
Via skribaĝo pensigis min tio: kiom da homoj ĝin nun nur uzis per la interreto kaj neniam parolis ĝin?
REDKATO:
Mi ankaŭ interesiĝas pri la bezonata nivelo por uzi Esperanto, sed mia penso pri tio ne estas kompleta nun.
robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 18:03:05

novatago (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 20:23:22
Mi opinias tion ĉar mi rimarkis ke tiuj, kiuj lernis per ĉeestaj kursoj progresis tre malrapide, kaj ofte, inter malnovaj parolantoj, ekzistis sento esti eterna komencanto, inter aliaj kialoj, ĉar dum antaŭinterreta epoko uzi la lingvon ofte estis unutaga afero sajmane, en la plej bonŝanca okazo.
Eble ĉi-foje mia opinio ne havas grandan valoron ĉar mi parolas ĉefe pri mi mem, kiu lernis preskaŭ ĉiu tago dum du monatoj la gramatikon po unu horo tage pli-malpli. Mi vidis kelkajn personojn, kiuj lernis per interreto, kiuj progresis tre, tre malrapide (verŝajne estas bona nekritikebla kialo por tio).
Ĝis, Novatago.
brw1 (Montri la profilon) 2013-aprilo-16 21:08:57
yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-17 02:04:30
Almenaŭ rilate la anglan, mi povas diri sendube, ke mia interreta lernado ne efikis mise. Kiam pasintjare en la universitato oni laŭregule petis min submeti mian anglan nivelon al nivel-taksila programo komputila, mi ricevis la maksimuman gradon. La instruistino pri la angla eĉ konsentis, ke mi ne ĉeestu al sia kurso, kvankam bona nivelo de ĉi tiu lingvo estas deviga en psikologia kurso.
Ne miskomprenu min. Mi ne celas diri, ke mia angla nivelo estas perfekta. Tamen, ke angliĝo per interreto sufiĉis por ricevi sendevigon de ĉeesto al angla kurso, tio montras, ke ne ĉiam la per-reta lernado efikas malbonsekve sur la lingvan nivelon.
fajrkapo (Montri la profilon) 2013-aprilo-23 19:30:04
Antaŭ interreta tempo, mi opinias ke homoj estas pli interesitaj pro tiuj aferoj, eble ĉar komence, estis la unua fojo kiu aperis ion kiel artefarita lingvo...Post pli ol 125 jaroj eble homoj pensas ke Esperanto fiaskis, kaj iu ajn lingvo tiel ankaŭ fiaskus.
Ĝis nun mi pensas ke ne estis bonŝanco por Eo, memoru ĝian historion, sed eble ĝia ŝanco estas proksima.
Do, mi opinias ke interreto esta ora ilo por Esperanto, la plej juna lingvo per la plej tergloba teknologio.