Al la enhavo

Rezigni ?

de plyo, 2007-novembro-01

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

plyo (Montri la profilon) 2007-novembro-01 15:35:22

Edgar Morin skribis : "La rezignio al la plej bona el mondoj ne signifias la rezignion al pli bona mondo."

Kion vi pensas pri tio jeso ?

frate

okulumo.gif-

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-01 18:23:34

Komence kelkaj gramatikaj rimarkoj.
Ŝajne, ke temas ne pri rezignio, sed pri rezigno.
Mia vortaro diras, ke la verbo "rezigni" estas transitiva, tial "rezigni ion aŭ iun", sed laŭ mia opinio "oni rezignas de io aŭ iu". Korektu min, se mi misuzis la vorton.
Se ja mi pravas, la eldiro de Edgar Morin estas:
"La rezigno de la plej bona el mondoj ne signifas la rezignon de pli bona mondo."

Plie, pli taŭga kaj ĝusta estas vorto "aserto" anstataŭ "jeso".

Kiel la plej bona el mondoj oni kutine nomas nian homaran mondon, la mondon, en kiu ni ĉiuj vivas.
Kial? Mi opinias, tial, ke alian mondon ni ne posedas. Malgraŭ tio, ke ĝi ne estas perfekta, ĝi estas sola, la alian ni ne havas.
Sed ni ĉiuj esperas ĉiam je io bona, je tio, ke future ĉio pliboniĝos. Kial do ni devas rezigni de nia espero?

Sed kiu rezignas de nia mondo? Oni ne povas vivi sen komunikiĝi, sen renkontiĝi konstante kun aliaj homoj, pensoj, informoj.
Sed se temas pri suiciduloj, mi vere ne estas sperta.

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-01 18:25:52

Mi konsentas! Sed lia de mi preferata frazo estas "Sovetunio estis nek soveta nek unio". rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-01 18:40:15

Rao:Mi konsentas! Sed lia de mi preferata frazo estas "Sovetunio estis nek soveta nek unio". rideto.gif
Rakontu al mi pri Sovetunio, kie vi loĝis dum tiom longa tempo, ke juĝas tiel kuraĝe kaj pritaksas tiel certe.
Sovetunio ekzistis dum pli ol sepdek jaroj. Kiam (je kiu periodo de cia historio) ĝi estis nek soveta, nek unio?

Mielo (Montri la profilon) 2007-novembro-04 09:38:47

Terurĉjo:
"La rezigno de la plej bona el mondoj ne signifas la rezignon de pli bona mondo."
Probable, mi ne povas traduki la frazon korekte por mi. Mi povas interpreti, sed mi ne komprenas. Helpu al mi !

plyo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 14:17:18

Dankon Terurĉjo.

Via korekto kaj via opinio helpas min.
Vi komprenas ke mi estas novicia en Esperanto. Mia esprimado estas efektive lima sed mi preferas erari sed renkontiĝi esperantulojn anstataŭ nenion ne riski.

Mi volis diskuti pri la fakto ke la homaro etikan eraon eniri. Laŭ mi, tio signifas ke progreso kaj rezigno estas kunligi. Ekologiaj problemoj estas ekzemplojn de dilemoj kiojn mi mallerte elvokis.

Mi pensas ke nia kapablo de rezigno estas pova faktoro de ŝanĝo, de plibonigo.

Paradokse, espero povus nu grandiĝi dank'al rezigno !?

ĝis

okulumo.gif-

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-06 15:06:51

Terurĉjo:
Rao:Mi konsentas! Sed lia de mi preferata frazo estas "Sovetunio estis nek soveta nek unio". rideto.gif
Rakontu al mi pri Sovetunio, kie vi loĝis dum tiom longa tempo, ke juĝas tiel kuraĝe kaj pritaksas tiel certe.
Sovetunio ekzistis dum pli ol sepdek jaroj. Kiam (je kiu periodo de cia historio) ĝi estis nek soveta, nek unio?
Trinku iomete da kalmiga teo aŭ da akvo kun sukero, trankviliĝu, relegu kaj pripensu tion, kion mi skribis, repensu viajn supozojn pri miaj intencoj, poste realparolu min se vi ankoraŭ volos respondon. Eble vi estos sufiĉe agrable alrespondebla. Eble ne. Mi atendos dum mi vivos. sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-15 06:26:46

Estimata Rao!
Mi devas peti de vi grandegan pardonon pro miaj nepripensitaj vortoj. Kiom da tagoj necesis al mi por fin-fine kompreni vian mesaĝon? Mi eĉ ne povas tion kalkuli.

Sed mi pli preferas kafon ol teon. ridego.gif

Reen al la supro