Al la enhavo

komprenoj prinaturaj

de Jorn644, 2013-majo-11

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2013-majo-11 07:41:24

Ĉu eblas diri "komprenoj prinaturaj" anstataŭ "komprenoj pri la naturo" ?

tommjames (Montri la profilon) 2013-majo-11 09:20:48

Kial ne? Esperanto estas rave fleksebla kaj tia uzo estas komprenebla kaj oportuna.

Tamen en normala uzo mi verŝajne emus elekti la duan frazon, simple ĉar mi pli kutimas trakti la koncepton "pri" kiel apartan vorton, kaj do mia cerbo pli rapide skanas ĝin.

Francestral (Montri la profilon) 2013-majo-11 11:01:00

Jorn644:Ĉu eblas diri "komprenoj prinaturaj" anstataŭ "komprenoj pri la naturo" ?
Jes.

Vidu PMEG 37.4. Vortigo de frazetoj.

Reen al la supro