Al la enhavo

LERNUa Defio

de rundvlp, 2013-majo-14

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

rundvlp (Montri la profilon) 2013-majo-14 17:44:32

Saluton al ĉiuj,

Ĉu tiu ĉi ideo jam estis proponita?
Jen Defio/ludo ĉe Lernu.

Imagu se :
Unu alt-nivelulo helpus kiel zorganto, unu mez-nivelulon atingi la C-nivelon.
Unu mez-nivelulo helpus unu baz-nivelulon atingi la B-nivelon.
Kaj fine la Baz-nivelulo helpus la nul-nivelulon atingi la A-nivelon.

Eble ni povas aldoni templimon por ke tio estiĝos iu defio.
Ekzemple :
Post 1 monatoj, de 0 al A.
Post 3 monatoj, de A al B.
Post 6 monatoj, de B al C.

Do, "unu zorganto por unu lernanto."
Tiel, tiuj kiuj aliĝos Lernu.net, ili trovus siajn zorgantojn.

Tio ne similas al la "helpantoj" kiuj jam ekzistas pri kursoj Ana renkontas, Ana Pana...

Notoj :
Tiuj kiuj havas la C-nivelon povas instrui al la B-uloj. Kompreneble ĉar ili havas sufiĉe da spertoj pri Esperanto.
La B-uloj ne povas instrui al la A-uloj, ĉar ili ne havas sufiĉe da spertoj, sed ili povas subteni ilin pri la ellernadoj, diskutante pri Esperant-aferoj.
Kaj la A-uloj povus inspiri kuraĝon al nulviveloj pri kiel daŭrigi la lernadon kaj ne forlasi la paĝaron.

Tiel ni kreus ĉenon de zorgantoj kaj de lernantoj. Tiu ĉeno estus ludo, defio, ni povus spekti kiu ĉeno estas la plej vigla, ktp.

La motoro de tiu ĉi ĉeno estus la C-uloj, ĉar ili jam supreniris la ŝtuparon de 0 al C ; kaj ili scias kiel fari, kie ĉeestas la kaptiloj.

Do ju pli da C-niveluloj partoprenus al tiu ĉi ĉeno, des pli la nivelo de la uzantoj kreskiĝos.

Se 100 C-uloj partoprenus, post 10 monatoj, ekzistos 300 pliaj novaj C-uloj ; ĉar ili instigos la ulojn "suben", kies ili devu bone fari siajn taskojn. (B->A ; A->0)
100 C : 100-B + 100-A + 100-Nulo = 300
La statistiko montris hodiaŭ ke ekzistas 2129 C-niveluloj ; ĉu estus malfacile trovi 100 C-uloj?

Kion vi pensas pri tio?

PS :
Mi estas novbakita, do eble tiu ĉi ideo jam estis afiŝita ĉar ofte ni havas ideojn kiuj estas delonge malnovaj en la movado. Bonvolu senkulpigu min tiukaze.

Reen al la supro