Al la enhavo

Bokmål aŭ nynorsk? Bukmolo aŭ Novnoverga?

de MoutOp, 2013-majo-16

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

MoutOp (Montri la profilon) 2013-majo-16 11:18:13

Saluton !

Mi volus lerni la Norvegan lingvon, sed mi malkovris, ke la Norvegoj parolas fakte du lingvojn, la «bokmål» (mi esperantigas ĝin en «Bukmolo»), pli literatura, kaj la «nynorsk» (Novnoverga), pli populara (mi tre multe simpligas, la historio estas interesega, sed iom komplika).

Do, mi volas scii, kiu lingvo mi devus lerni? Mi pensas, ke se mi sukcesas lerni iom Norvegan, mi legos pli ofte ol mi parolos, do mi decidis lerni la Bukmolon. Laŭ vi, ĉu mi pravas?

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-majo-16 13:11:44

Saluton.

Fakte Bokmål kaj Nynorsk ne estas parolatoj lingvoj, sed nur skribitaj. Kiun vi elektu dependas de viaj celoj. Ambaŭ havas iliajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn: Nynorsk estas iom pli malfacila ol Bokmål, sed ĝi estas pli simila al la "originala Norvega" (kaj tial eĉ ankaŭ pli simila al la Islanda). Bokmål ŝajne estas la defaŭlto por skriba komunikado (ekzemple en IRC-kanalo) kaj ĝi tre similas al la Dana.

Mi rekomendas na Bokmål se vi ne vere certas, kiun elekti.
Kaj se vi ĉefe volas uzi la Norvegan skribe, mi pensas, ke via decido estas la ĝusta.

Reen al la supro