Al la enhavo

Postmorta letero el 1944

de palaman, 2013-majo-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

palaman (Montri la profilon) 2013-majo-22 17:07:16

La verso estis trovita en poŝo de rusa soldato Aleksandro Zacepa, kiu estis mortigita en la Duo mondmilito en 1944 jaro.

Aŭskultu Dio
Eŭ ne unufoje
Ĝis nun parolis mi al vi
Deziras mi saluti vin
Vi scias ke de mia infaneco
Mi aŭdis ke vi ne ekzistas.
Kaj mi stultulo
Kredis tion.

Neiam spektis mi kreaĵon vian
Kaj jen hodiaŭ vidis mi
El kavo de eksplodo rigardante
Ĉielon stelan super mi.
Subite mi komprenis,
Spektante Universon:
Kruela estis
Tiu trompo.

Ne scias mi, ĉu vi akceptos tion
Sed diros mi kaj vi komprenos min:
Ĉu strange estas tio
ke meze de l'infero
Subite Lumo trafis min kaj mi ekkonis vin?
Kaj krome havas mi nenion diri.
Nur jenon: ĝojas mi ke vin
Ekkonis mi!

Meznokte estos atakantaj ni,
Sed mi ne timas: vi rigardas nin…
Jen tempas! Kio do? Mi devas iri.
Beaton sentis mi kun vi. Kaj plue diru mi:
Vi scias ke l'batalo estos morta,
Kaj eble vian pordon frapos mi
Kaj kvankam ja ne estis ni amikoj,
Ĉu vi malkovros, kiam venos mi?

Sed ŝajne ploras mi.
Ho Dio mia, vidu:
Okazis ke mi ĵus
eksciis Veron.
Adiaŭ, Dio mia, jen atako.
Mi antaŭsentas morton.
Sed strangas: mi neniom
Timas nun.

maka2012 (Montri la profilon) 2013-majo-22 18:21:01

palaman:La verso estis trovita en poŝo de rusa soldato Aleksandro Zacepa, kiu estis mortigita en la Duo mondmilito en 1944 jaro.

Aŭskultu Dio
Eŭ ne unufoje
Ĝis nun parolis mi al vi
Deziras mi saluti vin
Vi scias ke de mia infaneco
Mi aŭdis ke vi ne ekzistas.
Kaj mi stultulo
Kredis tion.

Neiam spektis mi kreaĵon vian
Kaj jen hodiaŭ vidis mi
El kavo de eksplodo rigardante
Ĉielon stelan super mi.
Subite mi komprenis,
Spektante Universon:
Kruela estis
Tiu trompo.

Ne scias mi, ĉu vi akceptos tion
Sed diros mi kaj vi komprenos min:
Ĉu strange estas tio
ke meze de l'infero
Subite Lumo trafis min kaj mi ekkonis vin?
Kaj krome havas mi nenion diri.
Nur jenon: ĝojas mi ke vin
Ekkonis mi!

Meznokte estos atakantaj ni,
Sed mi ne timas: vi rigardas nin…
Jen tempas! Kio do? Mi devas iri.
Beaton sentis mi kun vi. Kaj plue diru mi:
Vi scias ke l'batalo estos morta,
Kaj eble vian pordon frapos mi
Kaj kvankam ja ne esti . Mi volas plori..
s ni amikoj,
Ĉu vi malkovros, kiam venos mi?

Sed ŝajne ploras mi.
Ho Dio mia, vidu:
Okazis ke mi ĵus
eksciis Veron.
Adiaŭ, Dio mia, jen atako.
Mi antaŭsentas morton.
Sed strangas: mi neniom
Timas nun.

maka2012 (Montri la profilon) 2013-majo-22 18:23:09

Bonege... ĝi tuŝis mian koron...

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-majo-22 19:55:22

maka2012:Bonege... ĝi tuŝis mian koron...
Jes. Ankaŭ mian.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-majo-23 22:45:28

Same por mi. Ĉu estas la aŭtoro sur la foto?

"Adiaŭ, Dio mia" strange sonas al miaj franclingvaj oreloj: en la franca "adieu", de kio devenas "adiaŭ" signifas laŭlitere "ĝis (ni estos apud) Dio". Sed en la komuna lingvo, ĝi kromsignifas "ni ne plu revidos nin".

Ĉu li ankaŭ kredis je postmorta vivo?

palaman (Montri la profilon) 2013-majo-27 16:20:09

Altebrilas:Same por mi. Ĉu estas la aŭtoro sur la foto?
Ne. Tio estas foto de iu nekonata soldato. Certe simila al tiu.
Altebrilas:"Adiaŭ, Dio mia" strange sonas al miaj franclingvaj oreloj: en la franca "adieu", de kio devenas "adiaŭ" signifas laŭlitere "ĝis (ni estos apud) Dio". Sed en la komuna lingvo, ĝi kromsignifas "ni ne plu revidos nin".
Ĉu vere? Ĉu ne indas adiaŭi sian edzinon, kiam oni foriras al sia laboro?
Ĝis nun mi kredis ke oni diras "adiaŭ" kiam temas pri portempa, sed ne poreterna malrenkonto.
Altebrilas:Ĉu li ankaŭ kredis je postmorta vivo?
Mi certas ke jes. Ĉar li ja vivis en la lando de Ortodoksa kulturo, kie kredi je Dio kaj kredi je postmorta vivo estas aferoj kunigitaj.

Reen al la supro