Flagoj de lingvoj
de domestro, 2013-majo-23
Mesaĝoj: 5
Lingvo: Esperanto
domestro (Montri la profilon) 2013-majo-23 15:44:27
Franca: flago de Francio aŭ flago de Frankofonio?
Ĉina: ĉinaj leteroj aŭ "Han Flago"?
Vjetnama: flago de Vjetnamio aŭ eksa flago de Vjetnama Respubliko (uzata ĉi-tie)?
Telugua: flago de Nizam aŭ flago de Telangana (ĉi-tie)?
Tamila: "etna" flago kun arbo aŭ "lingvista" flago kun litero?
Java: flago de Mataram aŭ flago de Bantam?
Joruba: blua flago kun cirklo aŭ trikoloro kun kapo?
Kantona: flago de Guangzhou aŭ ĉinaj leteroj?
Amhara: flago de Amharo aŭ flago de Etiopio?
Interlingvao: flago kun kruco aŭ simbolo kun Tero?
Jida: flav-blua aŭ blank-nigra flago?
Vua: ĉinaj literoj aŭ flago de Ŝanghaj?
Komipermjaka: flago kun aŭ sen urso?
Silezia: flago kun du aŭ tri zonoj?
Ĉeĉena: flago de rusa respubliko aŭ separisma flago?
Asama: kiu el tri flagoj?
Latgala: flago kun aŭ sen ŝildo?
Kaŝmira: flago kun cigno aŭ trikoloro?
Haŭsa: flago kun blua aŭ nigra zono (ambaŭ estas malantaŭ ligilo)?
Kria: flago de Ouje Bougounou aŭ flago de Innu?
Sota: nova aŭ malnova flago de Lesoto?
Krika: flago kun kruco kaj suno aŭ flago kun tri zonoj?
Kanura: duonluno aŭ trikoloro malantaŭ ligilo?
Lezga: flago kun birdo aŭ ruĝa flago kun literoj?
Vi povas respondi iun ajn demandon.
Kaj mi petas tiujn, kiuj povas desegni, ke kreu flagojn por varaja, bikola kaj siĉuana jia lingvo. Precipe ĉinojn kaj filipinanojn. Bonŝancon!
Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-majo-23 19:58:20
domestro:... sed tamen mi volas kolekti flagojn, kiuj reprezentas se ne lingvojn, do almenaŭ etnojn. La paĝo estas ĉe Vikipedio kaj mi havas kelkajn demandojn...Mi ne povas respondi al viaj demandoj, sed mi volas komenti pri la flago reprezentanta la arikansan lingvon. La flago nun en la listo estas la oficiala flago de Afrikaner Volksfront. Tiu organizo reprezentas nur tre malgrandan parton de la popoloj - en Namibio kaj Sud-Afriko - parolanta la afrikaansan kiel denaska lingvo. Tio ne agordas kun la deklaro de la Vikipedia paĝo: "Flags should be politically neutral, but exactly depict people/language affiliated to them".
robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-majo-23 20:16:40
Vilinilo (Montri la profilon) 2013-majo-23 20:54:50
Flago enfostata.
Ankaŭ ekzistas pli bela neoficiala flago: Neoficiala flago
domestro (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 16:12:17
Vilinilo:Por reprezenti la portugalan, estus plibone uzi flagon de "Komunomo de portugallingvaj landoj." Ĝia oficiala flago estas tiu ĉi: Flago de portugala lingvo.Jes, ekzistas flago de CPLP, sed ĝi ne kovras ĉiujn lusofonajn landojn (ekz. Makao kaj Ekvatora Gvineo). Jena flago estas pli bela.
...
Ankaŭ ekzistas pli bela neoficiala flago: Neoficiala flago
Domestro aka Hosmich