Al la enhavo

Avantaĝo de gepatra lingvo parolantoj

de Demian, 2013-junio-01

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2013-junio-01 07:41:49

Hodiaŭ mi pensas pri avantaĝo, kiun posedas parolantoj uzante sian gepatran lingvon. Mi dubas, ke ĉu ili vere posedas ian avantaĝon en iuj situacioj.

Mi havas hipotezon. Lingvo estas habito. Ĝi estas habito esprimi mondon ĉirkaŭaĵan per manieroj, kiuj apartenas al aliaj parolantoj pro ilia socia kaj natura situacioj.

Laŭ mia hipotezo, la lingvo uzado de urbeganoj de Mumbai estas pli simila al lingvo uzado de loĝantoj de Tokyo, ol vilaĝanoj de malgranda vilaĝo en Bihar. La vortoj, kiujn ili uzas, trovas rektan tradukon en lingvo de aliaj grandurbloĝantoj, kaj tiu fakto faras lingvolernadon pli facila. Mi hipotezas ke volanta Mumbai-a urbegano lernos japanan pli facile ol volanta vilaĝano el Bihar.

Se mi esprimus la hipotezon per aliaj vortoj, mi dirus:

Parolantoj kreskiĝantaj en simila kulturo lernas lingvon de similkulturanoj kaj alilingvanoj pli facile ol alikulturanoj. Pro tio, en tiu kazo, parolantoj de gepatra lingvo ne posedas ian avantaĝon.

Kion vi opinias?

Vilinilo (Montri la profilon) 2013-junio-01 16:03:38

La japana lingvo ne ekestiĝis en urbegoj, fakte megaurboj kiel Tokio estas nova fenomeno en mondhistorio. La japana, kiel ĉiuj lingvoj, ekestiĝis kaj evoluis plejtempe en urbetoj aŭ tute eksterurbe.

Nuntempe, San-Paŭlo estas megaurbo de 10 milionoj da loĝantoj, sed komence de 20a jarcento ĝi havis malpli ol 250 mil da loĝantoj. Evidente, la portugala ŝanĝis multege ekde 1900, tamen ankoraŭ estas multe pli facila kompreni tiame portugalan ke nuntempe japanan de Tokio. Fakte, ni legas literaturon de 100, 200 jaroj antaŭ en niaj propraj lingvoj sen granda malfacileco.

La lingvoj de urbegoj devenas de lingvoj de urbetoj kaj de kamparo, malmulta tempo pasis ekde ili malsamiĝis, do mi ne konsentas pri via hipotezo.

Reen al la supro