Al la enhavo

Kial estas tiom da artikolon en la volapuka vikipedio?

de tensai, 2007-novembro-04

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-06 11:46:55

Bedaŭrinde, por rusa orelo Volapuk sonas kiel aro da sakraĵoj. Sed tre ridiga!

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-06 14:16:39

Ulo ja kreos nova volapuko, bonsona volapuko!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-06 19:22:09

Dum estimata Saverio16 kreos novan Volapukon, mi mortos pro nur du vortoj: püki bal. okulumo.gif Alivorte: pük ibal.
Rosto, ĉu ne estas ridinde?
Saverio, mi verdire ne komprenas kialojn, kaŭzintajn la deziron krei novan Volapukon.
Ĉiujare en la mondo aperas kelke da novaj artefaritaj lingvoj. Plejmulto el ili estas iaj esperantidoj. Iam aperas io nova kaj interesa, ekzemple, Toki Pona.
Sed cent-kvindek-jara kreado de artefaritaj lingvoj klare pruvis al la tuta mondo, ke nur Esperanto sukcese rolas kiel vera internacia lingvo. Ĉiaj ties plibonigoj trapasas preter ĝi maltrafe.
Laŭ mi, al ni ĉiuj necesas pli bone lerni Esperanton.
Sed se vi deziras krei novan modernan lingvon, logikan, belsonan, utilan - mi diras: "Multajn sukcesojn".

Stefano B (Montri la profilon) 2007-decembro-06 21:36:54

Terurĉjo:Bedaŭrinde, por rusa orelo Volapuk sonas kiel aro da sakraĵoj. Sed tre ridiga!
Kiel vi konas la sonon de Volapuk? Mi ne povas trovi neniun registrado de ĝi. Mi nur povas trovi artikulojn skribajn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-06 21:53:28

Ĉi-jare en aŭgusto Ora Knabo jam publikigis tiun ĉi ligilon, kie aŭdeblas ne nur Volapuko, sed ankaŭ aliaj planlingvoj.
Sed kiam mi legas volapukan tekston laŭte, ĉu mi ne aŭdas prononcatajn de mi sonojn?
Krome, ne ridigu min pri Volapuko.
La nomo mem sonas al ruso ridige! rideto.gif
Eta klarigo: puk ruse estas furzo.

Lanctupo (Montri la profilon) 2007-decembro-07 00:20:39

Terurĉjo:puk ruse estas furzo.
Amuze. rido.gif
Sed "ü" propre estas verŝajne alia fonemo ol "u". La "ü" sonas ie inter "u" kaj "i", sed iom pli proksime ĉe "i".
Oni kvasaŭ parolas "i" kun lipoj formaj por paroli "u" ... aŭ laŭdezire kontraŭe. senkulpa.gif
Multaj lingvoj prononcas la literon "u" ja ĝenerale tiel. Sed pro tio ke la himno konas ambaŭ "u" kaj "ü", mi konjektas ke tiu "ü" estas la menciita sono. Ĝi estas sama kiel la germana kaj turka "ü", respektive la franca aŭ holanda "u".
La rusa, la angla kaj la itala ekzemple ne havas tiun sonon, kiom mi scias.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-07 13:48:05

Saverio16 estis miskomprenita. Mi ĵus komprenis kiel ĉiuj eraris. Saverio16 skribis
NEO-VOLAPÜK
Ĉu iu ekpensis kio estas neo esperante? Kaj NEO-VOLAPÜK estas io kiel VOLAPÜK de NEO, kaj tute ne "nova volapuko" . Ĉu ne estas interese, kio tio estas?

Stefano B (Montri la profilon) 2007-decembro-07 17:39:37

rosto:Saverio16 estis miskomprenita. Mi ĵus komprenis kiel ĉiuj eraris. Saverio16 skribis
NEO-VOLAPÜK
Ĉu iu ekpensis kio estas neo esperante? Kaj NEO-VOLAPÜK estas io kiel VOLAPÜK de NEO, kaj tute ne "nova volapuko" . Ĉu ne estas interese, kio tio estas?
Mi ne komprenas. Kion signifas "neo"?

saverio16 (Montri la profilon) 2007-decembro-07 23:01:46

Kara amikoj:

La vorto NEO estas vorto latina kaj signifi NOVA. Mi varias la malfacilajn aĵojn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 00:56:11

Lanctupo:
Terurĉjo:puk ruse estas furzo.
Amuze. rido.gif
Sed "ü" propre estas verŝajne alia fonemo ol "u". La "ü" sonas ie inter "u" kaj "i", sed iom pli proksime ĉe "i".
Oni kvasaŭ parolas "i" kun lipoj formaj por paroli "u" ... aŭ laŭdezire kontraŭe. senkulpa.gif
Multaj lingvoj prononcas la literon "u" ja ĝenerale tiel. Sed pro tio ke la himno konas ambaŭ "u" kaj "ü", mi konjektas ke tiu "ü" estas la menciita sono. Ĝi estas sama kiel la germana kaj turka "ü", respektive la franca aŭ holanda "u".
La rusa, la angla kaj la itala ekzemple ne havas tiun sonon, kiom mi scias.
Rusa lingvo havas la sonon "u" - "у", kaj post molaj konsonantoj ĝi prononciĝas multe simile al "ü" kaj estas skribata "ю".
Ruse la vorton Volapük oni skribas Воляпюк.
Jes, vi pravas pri la rusa, sed temis pri la manko de tiu sono en Esperanto, kaj en Esperanto la nomon de la lingvo oni prononcas kiel VolaPUKo.
Mi tuj mortos pro ridego.

Reen al la supro