Al la enhavo

aĉulo / ulaĉo

de HaleBopp, 2013-junio-06

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-junio-06 06:40:54

Ĉu vi dirus, ke la vortoj aĉulo kaj ulaĉo estas veraj sinonimoj aŭ ili havas malsamajn sencojn?

Dankon.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-06 07:07:31

La sencoj estas ne samaj, eĉ ne nepre similaj.

aĉulo estas "aĉa ulo", persono, kies ĉefa trajto estas aĉo, eble ne nur nun, sed ĉiam. Ĝi tre similas al fiulo.
ulaĉo estas persono, kiu estas en objektive malbona stato kiel persono, do li ne nepre estas ĝena, fia, sed eble malbone vestita, kaduka, nelavita, fetora...

La diferenco estiĝas per tio, ke la adjektivo aĉa havas alian, malpli specifan signifon ol la sufiksoido -aĉ'.

Olsho (Montri la profilon) 2013-junio-06 10:36:33

Ĉi-temorilate: mi iam aŭdis, ke ekz. „etulino“ ne estas korekta, ĉar devas esti „uletino“.
Sed laŭ mi, ne estas diferenco inter „eta ulino“ kaj „ulino kiu etas“, ĉu?

Rilate al la ekspliko – laŭ mi, aĉa venas el la vortfarado-silabo –aĉ-, do kiel la adjektivo povas havi alian signifon ol la origino?

Antaŭan dankon al vi!

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-06 11:15:22

Arrr, mi ĵus perdis mian respondon preskaŭ finitan, do denove, iom pli mallonge.

Olsho:Ĉi-temorilate: mi iam aŭdis, ke ekz. „etulino“ ne estas korekta, ĉar devas esti „uletino“.
Sed laŭ mi, ne estas diferenco inter „eta ulino“ kaj „ulino kiu etas“, ĉu?
Ambaŭ formoj estas tute en ordo kaj tre similsignifaj. En etulo (-in ne gravas ĉi tie) et- estas la radiko kaj -ul sufiksoido, en uleto estas inverse. Estas delikata diferenco, nome ke etulo esprimas pli daŭran kvaliton (ekz. por nomi infanon aŭ nanon), dum uleto (almenaŭ en la hodiaŭa lingvouzo) esprimas situacian malgrandecon, ekz. Apud tiu giganto mi sentas min uleto.

Olsho:Rilate al la ekspliko – laŭ mi, aĉa venas el la vortfarado-silabo –aĉ-, do kiel la adjektivo povas havi alian signifon ol la origino?
Ĝuste, sed en la vortfarado validas propraj reguloj. Pro tio oni parolas pri sufiksoidoj, ĉar ili ne obeas al ĉiuj reguloj de la ordinaraj radikoj. Ekz. ano kiel propra vorto signifas esence "membro, adepto", dum kiel sufiksoido -an signifas aldone "enloĝanto" (insulano, sed oni ne povas diri *ano de insulo).

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-junio-06 19:13:52

Dankon Kirilo81, vi tre bone klarigis!

Francestral (Montri la profilon) 2013-junio-06 22:45:56

Kirilo81:Estas delikata diferenco, nome ke etulo esprimas pli daŭran kvaliton (ekz. por nomi infanon aŭ nanon), dum uleto (almenaŭ en la hodiaŭa lingvouzo) esprimas situacian malgrandecon, ekz. Apud tiu giganto mi sentas min uleto.
Kiel vi povas pruvi, ke la morfemo et esprimas pli daŭran kvaliton prefikse? Mi ne legis tion en PMEG. Ĉu vi legis tion en PAG (Plena Analiza Gramatiko)?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-07 09:31:47

Francestral:Kiel vi povas pruvi, ke la morfemo et esprimas pli daŭran kvaliton prefikse? Mi ne legis tion en PMEG. Ĉu vi legis tion en PAG (Plena Analiza Gramatiko)?
Nun komplikiĝos.
Mi eksplice parolis pri la radikeca uzo de et en etulo, ĝi do estas komparebla al vortoj kiel dikulo.
Se vi parolas pri prefikseca uzo, tio signifas, ke ul estas komprenenda radikece kaj ke tia, homofona etulo estas komparenda al vortoj kiel novluno (fakte et tamen ne estas prefiksoido ĉi tie, sed modifanta adjektivo).

La konfuzo devenas de lingvoŝanĝo en Esperanto: Origine -et (kaj simile -eg) servis por la derivo de novaj nocioj, ekz. pordo - pordeto - pordego (ne ĉia ajn granda aŭ malgranda pordo povas esti pordego/pordeto, sed nur specifaj tipoj; laŭokaze pordego povas esti malgranda, ekz. miniatura).
Sed la plimulto de la E-istoj, certe pro gepatralingva influo, ekuzis kaj uzas la sufiksoidojn en la simpla signifo "granda" resp. "malgranda", kaj ofte eĉ tute pragmatike sen vera ligo al la reala grando (En tia liteto mi ne povas dormi!). Sed ĉar oni de tempo al tempo bezonas la nocifaran funkcion de et (kaj teorie ankaŭ eg, sed mi ne scias ekzemplojn), oni ekuzis ĝin kiel prefiksecan adjektivon, ekz. en etvortaro (laŭ sia tipo malgranda vortaro).

(Mi ne volas nun diskuti pri la vorto etburĝo, kie havas tute alian nocian derivon kaj estas nelerta kalkeo el la etnolingvoj (ekz. germ. Kleinbürger).)

Francestral (Montri la profilon) 2013-junio-07 10:26:48

Mi konsentas, ke prefikseca et kaj sufiksa et ofte ne estas samsignifaj. Sed mi nenie legis, ke prefikseca et esprimas pli daŭran kvaliton ol sufiksa et.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-10 07:32:27

Francestral:Mi konsentas, ke prefikseca et kaj sufiksa et ofte ne estas samsignifaj. Sed mi nenie legis, ke prefikseca et esprimas pli daŭran kvaliton ol sufiksa et.
Denove: Temas pri diferenco inter tute nova nocio kaj laŭsituacia modifo de konata nocio, el tio aŭtomate sekvas kutime pli resp. malpli daŭra kvalito.

Reen al la supro