Al la enhavo

YouTube filmeto - Linux, akĉento, Esperanto

de Demian, 2013-junio-08

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2013-junio-08 08:35:48

Ĉu la akĉento estas komprenebla?

Mi faris tiun ĉi filmeton. La filmo estas pri Linux-a komando "ls." Ĝi estas en Esepranto. Ĝi ne estas tre bona. La celo de tiu ĉi filmeto estas certigi ke mia elparolo estas komprenebla.

Viaj vortoj helpos!

Bonvole diru, kiel mi povas plibonigi. Dankon!

sudanglo (Montri la profilon) 2013-junio-08 08:56:43

Por miaj oreloj via elparolo estas tute klara.
La sola vorto kiu hezitigis min momente estis 'dosierujo'

efilzeo (Montri la profilon) 2013-junio-08 09:18:40

Mi komprenis vin perfekte.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-junio-08 12:13:28

Jes, tre bona elparolo. Nur unu rimarko: Ŝajnas ke vi elparolas "dosiero" kiel "dosjero", sed tio nur tre malmulte gravas laŭ mi.

Reen al la supro