Al la enhavo

Ĉu internacia lingvo bezonas internacian ĝentilecon?

de yyaann, 2013-julio-16

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-16 09:35:32

Malsamaj kulturoj ofte havas malsamajn ĝentilregulojn.

Ekzemple, pluraj fakuloj disigas "pozitiva" ĝentileco (kiu celas ĉefe fari bonaĵojn por aliuloj) el "malpozitiva" ĝentileco (kies kerno estas ne fari malbonaĵojn). Laŭ la socisciencisto Kate Fox, la brita ĝentileco centriĝas sur ne ĝeni aliulojn kaj ne sintrudi en ties privatecon. Sekve ĝi estas "malpozitiva". Kontraste, la ĉefa zorgo de la brazila ĝentileco estas fari, ke aliulo sentiĝu bone per agrablaj, helpemaj agadoj. Ĝi do estas "pozitiva".

Artikolo, kiun mi legis, kontrastas plurajn manierojn ne tro rekte trudi ion al aliulo. En francujo, oni evitus rekte nomi la faronton de iu tasko dirante al tiu: "estas bezonate fari tion". En Usono, ebla strategio estas inkluzivi sin en la farendaĵon: "ni faru tion" (kvankam nur la alparolato fakte estas faronta la taskon).

Ankaŭ estas citinda la japana granda zorgo eviti rekte aserti malakcepton. En tiu lando oni ne diru "Bedaŭrinde morgaŭ mi ne povos veni" sed "morgaŭ estas iomete..." sen fini la frazon.

Mi ne certas ĝis kia grado la ĉi-supraj ekzemploj estas ĝustaj. Tamen, staras la jena demando: ĉar ŝajnas, ke ĝentilreguloj el malsamaj landoj foje povas esti kontraŭaj, ĉu ne estus bezonate difini specifan Esperantan ĝentilecon?

Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-16 15:12:04

yyaann:En Usono, ebla strategio estas inkluzivi sin en la farendaĵon: "ni faru tion" (kvankam nur la alparolato fakte estas faronta la taskon).
Mi pensas ke oni devas malpermesi la kontraŭgramatikajn ĝentilajn esprimojn. Ekzemple, ni anstataŭ vi estas kontraŭgramatika.

yyaann:En francujo, oni evitus rekte nomi la faronton de iu tasko dirante al tiu: "estas bezonate fari tion".
yyaann:Ankaŭ estas citinda la japana granda zorgo eviti rekte aserti malakcepton. En tiu lando oni ne diru "Bedaŭrinde morgaŭ mi ne povos veni" sed "morgaŭ estas iomete..." sen fini la frazon.
Tiaj ĝentilaj frazoj bedaŭrinde estas plursencaj, sed ne enhavas malverajn informojn. Mi preferas ke ili estas permesataj, sed mi volas ke la precizajn frazojn (ekz. "vi devas fari tion" ) oni ne rigardos kiel malĝentilajn. Pli bone estas, ke Esperanto daŭre estas preciza lingvo.

yyaann:ĉu ne estus bezonate difini specifan Esperantan ĝentilecon?
Mi ne scias. Se oni difinus specifan Esperantan ĝentilecon, oni devus zorgi, ke oni ne malriĉigus Esperanton.

Ekzemple, france, la vorto cordialement signifas amike. Sed nun, fine de letero, oni skribas cordialement eĉ al neamikoj. Tial, fine de letero, la vorto cordialement perdis sian signifon.

Esperante, se oni igus esprimojn ĝentilaj, oni devus zorgi, ke tiuj esprimoj havus aliajn nune samsignifajn esprimojn. Ekzemple, se oni uzus ĝentile la vorton kara, ĝi perdus sian nunan signifon, sed oni enkoraŭ povus uzi amata, kiu ne perdus sian nunan signifon (krom se oni uzus ankaŭ amata ĝentile).

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-julio-16 21:58:12

Ne, la lingvo ne bezonas ĝentilecon, ĉar lingvo estas neŭtra tiurilate kaj oni povas uzi ĝin por esprimi insultojn.

Sed jes, la esperanta komunumo bezonas internacian ĝentilecon. Ne fiksitaj regulojn, ĉar estas homoj kiuj taksas sin ĝentilaj pretekste, ke ili akre kritikas tiuj kiuj eĉ iom malatentetas tiujn regulojn. Tiel ĝentileco estas deflankigita de sia celo, t.e. pliagrabligi la vivon de aliaj homoj, por iĝi io kiu apartigas homojn inter tiuj, kiuj konas la "kodojn" kaj la aliaj.

Tial la regulojn ne devas esti rigore aplikataj, sed prefere oni konu ilin, aŭ pli ekzakte ke la plejparto el ni sciu kion ĝenas la aliaj.

Tiu informo, nur tiuj kiuj travivis tiajn spertojn povas doni al ni: ĉu okazis al vi, ke iu nevole ofendis aŭ nur malplaĉis al vi, pro malsameco de kulturoj?

Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-18 10:16:51

Mi ĵus vidis, ke ĝentilregulo jam ekzistas en Esperanto.

PMEG 26.4. Imaga modo: US-finaĵo --- US por mildeco:
PMEG:Oni ankaŭ uzas US-modon por pli milde prezenti petojn aŭ dezirojn:

Mi dezirus aĉeti kelkajn aferojn. Reala deziro, sed ĝentile prezentata.
Ĉu mi povus havi la skribilon? Tre ĝentila, milda peto.
Ĉu vi bonvolus paroli iom pli silente? Tre ĝentila, milda peto.

yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-18 20:44:00

Altebrilas:ĉu okazis al vi, ke iu nevole ofendis aŭ nur malplaĉis al vi, pro malsameco de kulturoj?
Mi neniam estis ofendita per malobservo de ĝentilreguloj fare de eksterlandanoj. Tamen mi kelkfoje helpocele sciigis francajn ĝentilregulojn al iuj, kiuj videble ne konis ilin kaj tial povus nevole ofendi. Ekzemple du amikoj miaj, kirgizino kaj senegalano, donadis rektajn komandojn anstataŭ diri 's'il te plaît' (bonvolu), 'est-ce que tu pourrais' (ĉu vi povus...), ktp. Ili faradis tion tiel ofte, ke kelkaj amikoj amik-ironie respondis al ili "jes, estro". En iliaj landoj, helpe kunlabori estas tiel normala afero, ke ĝentila peto estas ne bezonata. Mi klarigis al ili, ke fari tion en Francujo estas malkonsilinda.

Mi ankaŭ spertis la malon, nome mi nevole ofendis pro nekono/forgeso de lokaj kutimoj/ĝentilreguloj/tabuoj.
Ekzemple, mi eniris iun hindan templon en Singapuro kunportante sakon plenan je ĉinkuirita viandaĵo, kiun mi ĵus aĉetis por manĝi postvizite. Mi forgesis, ke viandmanĝado estas hinduisma tabuo. (Jes, mi vere estis nepensema).
En Maroko, franca amiko kun mi vojaĝanta prenis manĝaĵon, kiu troviĝis plej malproksime al li en la komuna telerego ĉe marokaj gastigantoj dum vespermanĝo. Li interpretis la vorton "komuna" iom tro laŭsignife kaj ne komprenis, ke kvankam estis nur unu granda telero, la kunmanĝantoj tamen observas limojn inter la manĝaĵo sia (proksima al si en la telero) kaj ne sia (proksima al la ceteruloj).
Hejme de ganaa amiko, mi petis ion per miaj kutimaj ĝentilaj esprimoj. Li respondis al mi, ke lialande tio estus tre stranga kaj preskaŭ kontraŭamika. Li diris al mi, ke se mi bezonos ion ajn, mi rekte prenu ĝin senpete.

Famaj ekzemploj ankaŭ ekzistas: la franca prezidinto Sarkozy sidante orientis la plandumo de sia ŝuo al la Maroko-reĝo Mohamed la 6a. Tio estas insulto en islama lando.
La ŝuo-firmao Puma printis la kataran flagon sur ŝuo-modelon speciale dediĉitan al tiu-ĉi lando. 'Kial vi insultas nian landon?' demandis la kataranoj.

yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-18 20:52:20

Francestral:Mi ĵus vidis, ke ĝentilregulo jam ekzistas en Esperanto.

PMEG 26.4. Imaga modo: US-finaĵo --- US por mildeco:
PMEG:Oni ankaŭ uzas US-modon por pli milde prezenti petojn aŭ dezirojn:

Mi dezirus aĉeti kelkajn aferojn. Reala deziro, sed ĝentile prezentata.
Ĉu mi povus havi la skribilon? Tre ĝentila, milda peto.
Ĉu vi bonvolus paroli iom pli silente? Tre ĝentila, milda peto.
Interese. 'Ĉu vi bonvolus' mi ĝis nun ne konis.

yyaann (Montri la profilon) 2013-julio-18 23:34:07

Francestral:Ekzemple, france, la vorto cordialement signifas amike. Sed nun, fine de letero, oni skribas cordialement eĉ al neamikoj. Tial, fine de letero, la vorto cordialement perdis sian signifon.
En la tuta ekzisto de Esperanto, ĉu ĉiuj 'koran dankon' estis ĉiam elkoraj? Ĉu ĉiuj 'frate' estis skribitaj pro sentoj fratecaj? Ĉu ĉiujn 'amike' oni alskribis al amikoj?

Ĝentilaj vortoj estas foje troigaj. Tamen, ĝentileco estas nemalhavebla elemento de komunikado. Cetere estas ĝenerale facile ekkompreni laŭsituacie ĉu temas pri ĝentile afablaj vortoj aŭ pri elkoraj, sinceraj.

Reen al la supro