Al la enhavo

registaro, potenco kun helpi kun Fina Venko

de Talisman, 2013-julio-26

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Talisman (Montri la profilon) 2013-julio-26 02:01:32

Se la registaro povas konsentas al Internacia Lingvo, Kial kurso tiel ĝin uzas? Kiom la monoj? ĉu vi pensas ke ol ni havas sufiĉe instruistoj por a granda skalo?

Oijos (Montri la profilon) 2013-julio-26 02:28:20

Certe aferoj aranĝiĝos, se ekzistus la politika volo tra la tuta mondo.

Sed la politika elito jam havas komunan lingvon.

cellus (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 16:33:56

La registaro eble faros ion, se tre multaj homoj proponas instruadon de esperanto. Sed tio ne estas certa. Ne estas certe ke la regisato(j) volas lingvon kiun vi povas uzi ĉie. Tio havus tre interesajn konsekvencojn, nome.

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 08:16:40

Se iu registaro eventuale konsentas pri Internacia Lingvo, kiun kurson tiam ĝi uzos? Kiom da mono ĝi devos elspezi? Ĉu vi opinias, ke inter ni estas sufiĉe da instruistoj por grandskala lernado?

Pri lernolibroj, estas sufiĉe vasta elekto... Pri la mono, mi supozas, ke tio kostos, por ĉiu lernanto, la saman sumon ol por instrui la anglan dum 2 jaroj. Sed se temas pri grandskala instruado, necesos uzi amaskomunikilojn: kvaronhora televida elsendo ĉiutage povas esti sufiĉa por instrui la lingvon dum du jaroj (0.25 horo*2*300=150 horoj).
Ankaŭ povas esti ekzercoj proponitaj per interreto: lernu! precize uzeblas por tio.

Kaj se iu lando decidas esti pioniro, troviĝos tuj instruistoj en la tuta mondo por korespondaj kursoj, kaj post du aŭ tri jaroj, la instruistoj de elementaj lernejoj povos ankaŭ instrui esperanton.

Reen al la supro