Al la enhavo

Sciencaj instruvideoj pri la vento en esperanto

de Fabcxu, 2013-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Fabcxu (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-17 21:44:30

Saluton al ĉiuj,

mi informas vin, ke aperis serieto da instruvideoj, kiuj klarigas aferojn, kiuj rilatas al vento. Ili ne celas instrui esperanton sed instrui per esperanto. Ne hezitu utiligi ilin por denaskuloj aŭ por ĉia celo.

De kio originas vento (por infanoj inter 9 kaj 15 jaraj)
http://www.youtube.com/watch?v=0tk-eap7TvE

Vento ŝirmilo (por infanoj inter 7 kaj 10 jaraj)
http://www.youtube.com/watch?v=Q9DI_zDWsSE

Mezuri la venton (por infanoj inter 9 kaj 11 jaraj)
http://www.youtube.com/watch?v=MbhZ305924c

Fenefiko (por junuloj pli ol 15 jaraj)
http://www.youtube.com/watch?v=JyboYCQ5efQ

Ankaŭ estis farita filmo pri tornadoj (mia preferata). Malfeliĉe, pro kopirajtaj kialoj koncerne kelkajn bildojn uzitajn en ĝi, oni ne povis ĉeretigi la videon, sed ĝin eblos spektigi ekzemple dum esperanto-renkontiĝoj.

Bonan spektadon.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-19 10:57:40

Dankon, bonegaj, altnivelaj kaj facile kompreneblaj filmoj.
Ĉu estas ie uzataj en instruado?

Reen al la supro