Al la enhavo

LA

de fajrkapo, 2013-septembro-05

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-septembro-05 09:12:19

Bonan tagon al ĉiuj

Pli malpli mi scias kiel funkcias la artikolo -la-, sed ankoraŭ mi havas kelkajn dubojn iam. Eble tio estas ĉar tiu ĉi artikolo funkcias tre malsame en la hispana, kaj ankaŭ ĉar mi vidas malsamojn kun la angla, kiun pli malpli mi konas pri la funkciado de -la- (the).

Jen ekzemplo kie mi iom dubis:

Esperanto povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso.

Kial ĉi tie uzas je la?, ĉu estus ankaŭ bone diri ĝin sen la?

Jen alia:

La ĉefa trajto de nia lando estas pluvo.

Cŭ estus korekte diri ankaŭ je la pluvo?

Ambaŭ rilatas al unu ĝenerala koncepto, do, kial unukaze uzas la, kaj dukaze ne?, ĉu eblus diri korekte ambaŭ frazojn kun la kaj sen la?

Estas baza demando jam tre malnova kiun mi neniam faris, sed ankaŭ povas esti utila por aliaj homoj kiuj ankaŭ ankoraŭ dubas.

Ĝis

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-05 16:24:27

Ĉu vi jam legis la klarigojn kaj rimarkojn en vortaro.net aŭ en PMEG?

sudanglo (Montri la profilon) 2013-septembro-05 16:31:59

Konsiderante viajn du ekzemplojn (unu kun la penso kaj la alian kun pluvo), mi rimarkis tuj, ke penso nature akceptas pluralon - do pensoj - sed pluvo ne tiom ofte, kvankam 'pluvoj' eblas.

Tio eble klarigas la uzon de 'la' antaŭ 'penso' por indiki penson ĝenerale, dum 'pluvo' sen 'la' povas pli facile esti pluvo ĝenerale.

Tamen mi ne konsiderus tion eraro se vi dirus la ĉefa trajto de nia lando estas la pluvo (aŭ eĉ la pluvoj). Eble la uzo de 'la pluvo' por indiki pluvon ĝenerale estas preferinda.

Esperanto povas esprimi ĉiujn nuancoj de penso (kies penso, aŭ kiu penso?)

Ekster la temo, notu ke pluvoj verŝajne plej ofte estas derivaĵo de pluvi, dum pluvo povas esti la falantaj akvogutoj mem kaj ankaŭ, mi supozas, unu epizodo de la vetero.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-septembro-05 17:35:51

Dankon al du

Al sudanglo: jes, estas grave se la vorto povas havi pluralon aŭ ne (laŭ la vorta logiko), mi ne rimarkis tion.

Al Espi: mi legis PMEG-on, sed ĉiel mi ankoraŭ havas tiajn dubojn kiajn mi skribis, mi provos legi la vortaro-n, kaj vidos.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-septembro-20 10:43:40

Mi ne bonkomprenas kial ĉi tie uzas la-n por presado, el la vorto de la tago, pri la vorto inventi:

Kiam okazis invento de la presado?
(¿Cuándo sucedió/ocurrió la invención de la imprenta?)

Oni pli bone dirus: Kiam okazis (la) invento de presado? ĉu ne?
aŭ ĉu eblas kun kaj sen la ĉiukaze??? kion vi opinias?

Ĝis!

Francestral (Montri la profilon) 2013-septembro-20 14:08:16

Ankaŭ mi uzus "la" antaŭ "invento de presado", ĉar la invento de la presado estas unika.
Ankaŭ mi ne komprenas kial oni uzus "la" antaŭ "presado" en "la invento de presado".

Tjeri (Montri la profilon) 2013-septembro-20 15:08:33

Oni tro ofte forgesas tiun frazon de Zamenhof:
Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu.
(en Lingvaj respondoj)

Urho (Montri la profilon) 2013-septembro-21 08:03:06

Bonvolu legi ankaŭ pri ”la” ĉe La Tuta Esperanto de Henrik Seppik.

Arseno (Montri la profilon) 2013-oktobro-04 07:48:26

Urho:Bonvolu legi ankaŭ pri ”la” ĉe La Tuta Esperanto de Henrik Seppik.
Mi konsentas. La nura deviga funkcio de artikolo estas montri, ke la objekto estas substantivo ridulo.gif
Bona ekzemplo: "Mi spektas senpaŭze la verkantan virinon" aŭ "Mi spektas la senpaŭze verkantan virinon". T. e., artikolo servas nur gramatike, ne leksike. Kiel metasymbol-o, kiel interpunkcio!

P.S. Iom servas artikolo ankaŭ leksike, por montri, ke la substantivo estas konkreta, ne ĝenerala. Ekzemple: "Mi vidas virinon. La homo estas kun fusilo". Ne "ĉiu homo estas kun fusilo", sed "ŝi estas kun fusilo"! Pro ĉi tiu eco mi eĉ uzas artikolon se la substantivo estas ies! Ekzemple: "Mi ŝatas la vian inventon" (nature, mi scias, ke angle ĉi tio malpermesatas). Sed por ĉi tio oni povas uzi ankaŭ "ĉi tiu"...

Reen al la supro