Al la enhavo

A relaxing cup of café con leche...

de fajrkapo, 2013-septembro-11

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-septembro-11 09:55:25

Estas frazoj por Historio, kaj ĉi tiu estas unu el ili, almenaŭ en Hispanio.

Tio ĉi estas parto de tio, kion diris la urbestrino de Madrido, Ana Botella (legi boteĝa) prezentanta la kandidatecon al Olimpiaj Ludoj en Bonareo por 2020, kaj nun ni havas frazon por longe ŝerci...

Respektante ŝian anglan prononcadon (ĉiu faras tion, kio oni povas, kaj havi "bonan akcenton" en la angla estas vere malfacilega afero), mi ne komprenas kiun faris ŝian paroladon, ĉar inter aliaj aferoj, mi ne kredas ke café con leche: kafo kun lakto aŭ lakta kafo, estas tre internaciaj vortoj (ŝajnas al mi ke café au lait estas multe pli populara, ekzemple, ĉu mi eraras?).

Male, estas ekzemple, la vorto -Tapas-, kiu ja estas pli internacia, por manĝi diversspecajn manĝaĵojn el malsamaj lokoj (ŝi povis diri ĝin anstataŭ café con leche).

Sed krom tre bedaŭri ke Madrido ne estis elektita, ni povos ĉiam feliĉe trinki en -relaxing cup of café con leche- in Plaza Mayor(rilaksan tason da kafo kun lakto en Plejgranda Placo)...

Tjeri (Montri la profilon) 2013-septembro-11 10:50:05

Ĉu temas pri caffelatte?

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-septembro-11 11:49:08

Tjeri:Ĉu temas pri caffelatte?
Umm, mi pensas ke jes... mi konas je caffelatte, sed mi neniam uzis ĝin, nek vidis iun uzi ĝin en Hispanio almenaŭ (se ĝi estus ankaŭ internacia vorto mi estus aŭdinta ĝin samkiel pizza, peperoni, spaghetti, lasagna, ktp, eĉ birra...Eble nur ŝanĝas iom la skibo en la hispana: lasaña, espagueti...)

Sed estis mesaĝo por iom ŝerci pri popularaj ŝercaj frazoj, aŭ frazoj kiuj ŝerce tre populariĝas. Ĝi estas rekordo en YouTube.

Mi enmetos la ligilon poste.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-septembro-12 07:17:13

Jen la ligilo :

Via teksto...

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-oktobro-17 12:55:22

Jen la vera ligilo...
Tu texto...

kaj la originala:

Tu texto...

Ne lasu vidi ĝin...estas tre amuza : en la dua speciale dum minuto 1.40

novatago (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 00:27:15

Tiu ridindigo pri la afero restis nur en Hispanio ĉar ne estas io tiel malofta, kontraŭe al kutima opinio de hispanoj, ke iu parolu strange la anglan.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro