Al la enhavo

Ĉu ekzistas vere neŭtrala lingvo?

de Rejsi, 2013-septembro-27

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Rejsi (Montri la profilon) 2013-septembro-27 03:42:42

Mi amas Esperanton, sed...bedaŭrinde ĝi ne ŝajnas esti vere neŭtrala lingvo. Esperanto sole uzas vortojn de eŭropaj lingvoj. Mi jam konas Loĵbanon (kiu uzas la lingvoj kun la plej parolantoj), sed ĝi ne plaĉas al mi. Ekzistas alioj?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-27 03:57:26

Estas centoj (aŭ eĉ miloj) de artefaritaj lingvoj. Eble iom el ili estas pli neŭtrala ol Esperanto. Sed, se vi deziras *paroli* artefaritan lingvon kun aliuloj, elektu Esperanton (aŭ eble Interlingua - mi ne volas diskuti tiuteme, aktuale). La aliaj bonkonataj artefaritaj lingvoj (Ido, Novial, Occidental, Latino Sine Flexione, ktp. - eĉ lojban) havas tre malmultajn parolantojn tutmonde.

Lojban estas tre neŭtrala. La aliaj... ne tiom. La plejparto el la bonkonataj artefaritaj lingvoj estas latinidaj. Estas tre multaj malbonkonataj lingvoj, kaj multaj el ili ne estas latinidaj, sed la plejparto de ili estas pli teoria ol uzata.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-septembro-27 04:22:03

Similoj inter la ĉina kaj Esperanto:

externalImage.png

La eŭropa faktoro de Esperanto estas nur la vortaro, ĝia strukturo tute ne similas al eŭropaj lingvoj kaj estas pli apuda al orientaj lingvoj.

Rigardu ĉi tion: Komunaj lokoj on Esperanto.

Reen al la supro