Al la enhavo

Ideo por kreskigi la kvaliton de parolantoj.

de rundvlp, 2013-novembro-03

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

rundvlp (Montri la profilon) 2013-novembro-03 17:11:52

Saluton al ĉiuj,
Kion vi pensas pri tiu ideo?
Statistike ĉe LERNU, ekzistas pli ol 2200 homoj kiuj havas la altan nivelon, pli ol 6600 havas la mezan, kaj 30000 havas la bazan.
Imagu, iu altulo prizorgus iun mezan, kaj iu mezulo prizorgus iun bazan.
Tiel la kvalito pri la scipovo de Esperanto de la uzantoj bone kreskos.
Ili ne estas instruistoj, jam ekzistas lertaj homoj ĉe Lernu pro tia agado ; ili estas helpantoj. Manenmane ĉiuj helpos siajn lernantojn por plibonigi iliajn esprimkapablojn.
Ni povus bildigi tion kiel rulŝtuparon. A <- B <- C
Ankaŭ ni povas pensi ke tiaj manieroj grandiĝos la sento de estiĝi LERNU-AN-ARo inter la partoprenantoj, ĉu ne?

Do por ke tio komenciĝas , ni devas esti almenaŭ 3 : unu alta, unu meza, unu baza.
Mi havas la mezan nivelon, mankas la aliaj!

Kiuj el vi ŝatus partopreni?

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-novembro-10 09:15:11

rundvlp:Imagu, iu altulo prizorgus iun mezan, kaj iu mezulo prizorgus iun bazan...
Ili ne estas instruistoj, jam ekzistas lertaj homoj ĉe Lernu pro tia agado ; ili estas helpantoj...
Kiuj el vi ŝatus partopreni?
La ideo ŝajnas al mi bona, sed necesas iom da aranĝado. Ekzemple: retpaĝo por tio, eksplikoj en la naciaj lingvoj por komencantoj ktp. Ĉu vi povas aldoni kelke da detaloj al via propono?

rundvlp (Montri la profilon) 2013-novembro-11 17:07:30

raffadalbo:

La ideo ŝajnas al mi bona, sed necesas iom da aranĝado. Ekzemple: retpaĝo por tio, eksplikoj en la naciaj lingvoj por komencantoj ktp. Ĉu vi povas aldoni kelke da detaloj al via propono?
Raffadalbo dankon pro via komento.

raffadalbo:
retpaĝo por tio
LERNU estas bonega ilo por tio, ĉar ene de ĝi ekzistas kompreneble nur tiuj homoj, kiuj estas interesitaj pri Esperanto, ni ne bezonas reklami al tiaj nekonantoj pri Esperanto. Do ni povas paroli trankvile al ĉiuj LERNUanoj pri Esperanto.
Kaj se iel, ni povas kreskigi la esprimkapablon de ĉiuj LERNUanoj, tio estus jam granda afero ; post tio, ni povus prizorgi la "ceteron de la mondo".

raffadalbo:
eksplikoj en la naciaj lingvoj por komencantoj ktp
Trafe dirite ! Imagu, ke la ĉenaro ekzistu, la mez-parolanto klarigus, en nacia lingvo, la aferon al la baz-parolanto. Ankaŭ (sed eble mi tro revu) baz-parolanto povus kapti nul-parolanton por ke la ĉenaro estus plena.
Neniuj estus instruistoj de aliaj, mi rediru. La partoprenantoj estus, por unu la alian, amik-helpantoj en ellernado de Esperanto.

Fine, multe da homoj aniĝis sed ne lernis Esperanton (almenaŭ la duono). Eble kiam iu aniĝu, tiam LERNUano povus paroli al li/ŝi de tia ĉenaro, kaj eble iuj el novLERNUanoj sentus sin gvidita en sia lernado kaj ekekzistus senton de LERNUfrateco. Ĉar ĉiuj prizorgus almenaŭ iun homon.

Pro tio mi afiŝis tiun fadenon en "PRI LA PAĜARO", ĉar tio estas ideo por havigi iun animon je LERNU (mi ne diris ke ĝi ne havis ian !), kaj mi ŝatus ke tiu ideo estu bona komprenita, ĉar ĝi celas ian plibonigon de la paĝaro.

Reen al la supro