Al la enhavo

<< reeliĝos >> ?

de sproshua, 2013-novembro-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

sproshua (Montri la profilon) 2013-novembro-11 07:41:48

kio estas la signifo de << reeliĝos >>?
ĉirkaŭ-tekste: "Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton."
mi provis trovi ĝin en la PIV, sed mi trovis nenion.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-novembro-11 07:59:46

Re-el-iĝ-os
eliĝi = iri/veni el io

novatago (Montri la profilon) 2013-novembro-12 20:59:19

sproshua:kio estas la signifo de << reeliĝos >>?
ĉirkaŭ-tekste: "Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton."
mi provis trovi ĝin en la PIV, sed mi trovis nenion.
La frazo celas diri ke Alicio iris en tunelon sen atenti la reiran vojon por eliri.

Reeliĝi ĉi tie estas iri denove ekster la tunelon; do, eliri.

Ĝis, Novatago.

Nile (Montri la profilon) 2013-novembro-12 21:27:17

En la Angla, "will come back out (of)".

Reen al la supro